Re: Esper-Brit
Peeter Aitai <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Mesagxoj aperas en la grupo tiom malofte ke esence mankas kion administri. Suficxas se la posedanto sxangxas la ordon al tio ke novaj membrigxoj estu aprobendaj. Neniu flankulo tiam povas alveni per iu nova (eble kasxa) retadreso, membrigxi kaj tuj enretigi siajn (fi)spamajxojn. Kutime je tia ordo la spamistoj ne restas atendi aprobon... Se iam okazos ke fispamados esperantonscipovantaj spamistoj eblos aldone sxangxi la ordon al tio ke mesagxoj de novuloj estu kontrolataj. Nun sxajne tio ecx ne bezonatas, suficxas postulo pri aprobo de membrigxo. Jen la fino de spamo! Alia afero estas cxu indas la grupon konsideri kiel iu grava informoperanto por britaj esperantistoj? Mi opinias ke la plej bona loko por tio estas la retpagxo de EAB. http://www.esperanto-gb.org Tiaj retgrupoj au simplaj dissendolistoj kiel esper-brit eble servu por aldona eblo por interpersona diskutado de diversaj aferoj. Tiu cxi yahoo-grupo (lau ebloj esence nur dissendolisto) estas unu modesta eblo kion ne indas grave konsideri. Tamen certe indas konservi la arkivon (kaj fari legeblon ebla ankau al tiuj kiuj ne deziras tiucele membrigxi au cxiufoje ensaluti, do fari la arkivon publika). Fermi la grupon en la rekta senco de la vorto certe ne indas cxar ne eblas prognozi la estonton kaj iun tagon tia preskauforgesita sed ekzistanta dissendolisto povos esti utila (do asekuro pri estonta komunikeblo sen postulo de aldona energio...). Se Rolf ne deziras plu resti respondeca pri esper-brit necesas trovi iun alian konsilinde britan esperantiston kiu farigxu posedanto de la grupo (administri ja malmultas kion...). Por komparo mi donu la hejmpagxon kaj Facebook-grupon de SLEG http://www.esperanto.uklinux.net http://www.facebook.com/group.php?gid=79491758464 La hejmpagxo estas bona kaj grava sed de tempo al tempo povas diskutgrupo esti pli rapida informoperanto. do havu plurajn eblojn kaj konkretigu kio estas por oficiala informperado, kio por diskutado kaj kio por simpla interpersona sociumado. Pro pasinteca interpersona malkonkordo au kverelo ne indas fermi iun ajn esperantistejon!... Amike salutante Peeter 2009/11/2 Renato Corsetti <[email protected]> > > > Bert: > > > Se vi nomumas min > > kunposedanto, mi adaptas la administradon. > > Tion mi ege rekomendas. > > Renato > > > > >