El Popola Ĉinio engaĝos fre mdlandan e-istan redaktoron

黄银宝 <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
El Popola Ĉinio engaĝos fremdlandan e-istan redaktoron 
El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn) estas esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado. 
Por disvolvo de la retejo, la redakcio engaĝos fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri hostorio, sociologio kaj literaturo.
Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtateco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto:mailto:[email protected]; [email protected]
Telefono:86-10-68995930
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.