Re: Re: Re: Esper-Brit
Geoffrey King <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Pasis kelkaj semajnoj, kaj la diskuto ŝajne senkonklude ĉesiĝis. Nu, nenio nova tiurilate. Ŝajnas al mi, ke Lu Wunsch-Rolshoven diris la plej esencan aferon: > > Retlistoj kaj retpaghoj funkcias lau malsama maniero - la listaj mesaghoj automate venas hejmen, la paghojn oni devas aktive viziti.< Povas esti, ke mi estas stranga homo, tamen ŝajnas al mi, ke ne; mi pasigas relative malmultan parton de mia vivo sidante ĉe komputilo. Pli grandan parton mi uzas por prizorgi mian domon, labori en ĝardeno, legi, aŭskulti muzikon, prepari, manĝi kaj malprepari manĝaĵojn, do fari plej diversajn aferojn kun kaj foje eĉ sen rilato al Esperanto. Jes, homoj, ekzistas reala mondo ekster interreto kaj Esperantujo. Tamen mi deziras resti informita kaj informata pri tio, kio okazis/as/os kaj/aŭ diskutatas inter esperantistoj, kaj interalie, ankaŭ inter la britaj esperantistoj. La eksa metodo por fari tion estis revuoj. Ili havis tiun avantaĝon, ke, post la minimuma laboro aboni ilin, ili aperadis, sen plia klopodo, ĉe la leterkesto de la domo, kaj per ili oni facile eksciis la deziratajn informojn. Simile funkcias la dissendolistoj; mi ricevas <uea-membroj>, <auxlang>, <e-hist>, <esper-brit>; kaj, tute facile, mi aliras miajn retmesaĝojn kaj jen ili aperas inter la mesaĝoj. Kion mi ne faras, tio estas vizitadi retpaĝojn de EAB, UEA, eventuale ankaŭ Facebook kaj Twitter, kaj aliajn, por vidi ĉu hazarde aperis io nova. Tio estas malekonomia uzo de la tempo, kaj senorda disĵeto de la informoj; kaj tre facile oni maltrafas ion atentindan. Do al mi ne gravas, ĉu restas aŭ ne restas <esper-brit>, kiu efektive neniam prenis ian elanon, sed mi, kaj verŝajne granda plimulto de la homoj, volonte ricevus, pasive, sed kun eblo aktive respondi, informojn kaj ideojn rilatajn al esperanto-agado en Britio, laŭ la stilo de la grupo <uea-membroj>, en kiu ĉiam estas interesaĵoj. Geoffrey King ------------------------------------