Esper-Brit
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Tim: > Mi (versxajne erare) interpretis liajn vortojn kvazaux li skribus "la brita movado mortas kaj neniu faras iu ajn"; la alia interpreto, kiun vi proponas, versxajne estas pli proksima al la renata intenco, kaj tion mi tute akceptas. Nu, efektive, mi volis diri nur ion ĝeneralan. En la epoko de ret-listoj (kiu por multaj jam finiĝis kaj por aliaj estas finiĝanta) okazis strangaj fenomenoj, kiuj mi ne povas kompreni. Du listoj estis lanĉataj samtempe, unu en Rumanujo kaj unu en Bulgarujo. La rumana elanis kaj la bulgara tute ne. La pola elanis kaj la ĉeĥa tute ne. La germana elanis kaj la brita ne, ktp. Mi simple ne komprenas kial. Mia hipotezo estas, ke ĝi rilatas kun difinita maniero en kiu la vivo de la membroj de la landa asocio estas organizata de la estraro. Sed temas nur pri hipotezo. Amike Renato