Guglo Per Ghia Slogano Mencias Esperanton

"timowen33" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Salutojn kaj bondezirojn okaze de la 150-a datreveno de la naskightago de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof.

Vi plejeble scias, ke Guglo arte shanghetas sian sloganon por festi kaj sciigi diversajn aferojn.

Hodiau la slogano estas Esperanto-flago.  Klakante ghin sekvigas onin al nacilingva listo pri pluraj Esperanto-aferoj.

Guglo ricevas po 400 milionoj da trafoj chiutage, do tio estas elstara maniero sciigi al multege da homoj pri Esperanto!  

Mi jam vidis tion che la china, hispana, pola, germana, franca, hungara, kaj itala paghoj.  Nur domaghe estas, ke la anglalingvojn paghojn (tiuj de Britio, Usono, Australio, kaj Nov-Zelando) oni vershajne kromigis.

Chiuokaze, tiu restas granda kialo ghoji kaj pozitivi.

Al vi mi deziras ghojan Zam-Tagon, kaj bonsanon dum la jaro 2010-ighas. 



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.