5-Minuta Elsendo Che BBC
Tim Owen <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Kara Peter: Eble venontfoje estos bona ideo, doni kelkajn informojn pri la ligo. Certe, mi kutime frustrighas post klako sur nesufiĉan priklarigitan ligon. Bezonatas nur du minutoj por doni al homoj kuraghigan vortojn, kaj ne peligi ilin ignori pro manko de sciigo. Mi dankas :) *** Temas pri lastatempa eldono de la BBC pri Esperanto. Estas pozitiva kvin-minuta afero, kompreneble anglalingva kaj sen subtitoloj. Oni enkondukas la lingvon kaj montras, ke ne-Esperantistoj el diversaj lingvoj komprenas Tim Morley kiam li ghin uzas. Poste, oni sekvas Tim en lernejon kie li ghin instruas al geknaboj, kaj oni audas de patrino laudojn pri ghi. Poste, ni vojaghas al la hejmo de Terry kaj Anice Page, kiuj renkontighis per Esperanto kaj ghin havas kiel komuna hejma lingvo. Estas sufiche pozitiva elsendo, kiu Esperanton vere afable kaj ghuste prezentis. Spektindas, ech se onia anglakapablo ne tiel altas. La ligo kun afishis Peter iel fushis poste (iu kutima Yahoo-a afero), do kaze ke vi ne povas funkciigi ghin bonvolu provi http://tinyurl.com/ylnlstb