Nova renkontigho: PRINTEMPE 2010, 1-a ghis 5-a de aprilo 2010
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton!
Esperinde vi chiuj bone envenis la novan jaron!
Jam de kelka tempo mi havas la impreson, ke indas aranghi
plian Esperanto-renkontighon dum pasko. Kompreneble nun jam
iom malfruas por organizi tion. Evidentighis tamen, ke
ankorau liberas loko en la regiono Akeno/Kolonjo/Eifel.
Krome jam 22 homoj informis nin, ke ili vershajne au eble
partoprenos en nia nova renkontigho PRINTEMPE. La plimulto
de la interesitoj venas el eksterlando kaj do estighos bele
internacia etoso, kiel kutime che la
EsperantoLand-renkontighoj.
Mi planas kunveni dum la kernaj festaj tagoj de pasko, do de
jhaudo, 1-a, vespere, ghis lundo, 5-a de aprilo 2010,
posttagmeze. Se estos suficha intereso, ni povos longigi la
kunvenon.
Mi iom serchis pri konvena loko kaj trovis ejon en bela
pejzagho, kiu ech havas propran (malgrandan) naghejon en la
domo. La chambroj aspektas komfortaj. Proksimas arbaroj por
promeni kaj ne tro for trovighas lago. Trajnstacio estas
facile atingebla.
Se vi interesighas, eble jhetu rigardon al nia retpagho
http://esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe ,
kie mi prezentis interalie, kial indas aldoni plian
renkontighon.
Se vi shatus eventuale partopreni en la nova renkontigho de
EsperantoLand dum pasko, bv. respondi per la suba respondilo
au per nia kontaktformularo indikita en la retpagho -
prefere relative baldau. Alighilo pretighos dum la venontaj
tagoj.
Chion bonan por 2010
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Demandilo pri PRINTEMPE
(enskribu/metu X)
Mi/ni shatus partopreni en la renkontigho PRINTEMPE de
EsperantoLand en 2010
O certe O vershajne O eble O vershajne ne O ne
La datoj 1-a ghis 5-a de aprilo 2010 al mi/ni
O konvenas O mi preferas la jenajn datojn: _____________
Demandoj/rimarkoj/kio gravas: ____________________
Mi/ni estas O unuopulo O paro O familio kun ___ infanoj
Nomo de la sendinto: ______________________________
--
2011
Mi shatus partopreni en la renkontigho PRINTEMPE de
EsperantoLand en 2011
O certe O vershajne O eble O vershajne ne O ne
Demandoj/rimarkoj/kio gravas: ____________________
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
1-a PRINTEMPE, 2-a - 6-a de apr. 2010,
supozeble en Eifel-montaro
http://www.esperantoland.org/printempe/
8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010
en Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
9-a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011
supozeble en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011
supozeble en Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, forumo ...
------------------------------------