se kuba UK+IIK : necasas TRE RAPIDI por uzi favoran prezon per flugkompanio Cubana
Bert Schumann <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Se vi ne iras al UK en Havano, tiam NE legu plu ... ... alikaze agu rapide, char eble morgau ne plu restos loko por vi, char la vojaghagentoj (en Parizo) achetos 80 % de la lokoj komence de februaro. Vi eble konas la favoran UK-oferton de la kuba flugkompanio "Cubana de Aviation", legebla en UEA-pagho pri UK 2010: http://uea.org/pdf/flugreklamilo_havano.pdf Flugo per Cubana el Parizo kostas nur 59 % de la prezo de AirFrance&Co. Per tiu tarifo vi rajtas resti maksimume 21 tagojn. Bileto ne repagebla. Pensu pri asekuro. Kion fari? Telefonu tuj al la koncerna oficejo de Cubana: http://www.cubana.cu/guide/?article=of_europa Menciu ke vi alighis al UK. Ili kontrolas vian UK-alighon en http://uea.org/kongresoj/alighintoj.php Se vi ne UK-alighis, faru tuj en http://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php Mia mendokonfirmo mencias tiun linion: 9 RM 95 Congreso Universal de Espernto a celebrarse en Ciudad Habana Kial mi urghigas vin pri tiu flugo? La pariza vendistino diris al mi ke komence de februaro, la vojaghagentejoj achetos 80-90 % de la sidlokoj por siaj ofertoj precipe el la semajnfinaj someraj flugoj. Se vi planas flugi meze de la semajno, t.e. resti kelkaj tagojn antau kaj post UK, tiam eblas atendi pli longe. Sciu ke okazos kongresoj en Kubo dum 3 semajnoj: 11-17.julio: ILEI-konferenco: http://ilei.info/konferenco/2010/Alighilo_Kubo.php 17-24.julio: UK: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html kaj dume Infan-junula kongreseto: http://bertosch.free.fr/iik2010/index.html 24-31.julio: Junulara Kongreso http://www.tejo.org/ijk/2010/Main/Bonvenon Mia familio tien-flugos ghis Santiago de Cuba, veturos per buso http://www.viazul.cu/ en pluraj tagoj ghis Havano kaj vizitos esperantistojn en diversaj urboj, ja ekzistas sufiche NB: Kubanoj devas pagi 5 CUC (chirkau 4 eurojn) por alighi al UK, sed multaj ne kapablas tion pagi (krom loghado kaj mangho dum UK). Se vi havas kontakton kun iu e-isto, tiam bv. proponi pagi tiun kotizon al tiu e-isto au al liaj e-istaj ge-amikoj. Ghis nun alighis nur 16 kubanoj, dum ghi 60 el aliaj landoj: http://uea.org/kongresoj/alighintoj.php?land=jes -- Salutas Bert SCHUMANN Cetere, chu vi konas la + francan E-kastelon: http://gresillon.org + infankongreseton: http://bertosch.free.fr/iik2010 + politikan E-movadon: http://e-d-e.org . . . ------------------------------------