PRINTEMPE en Dahlem-Baasem/Eifel: 1-a ghis 5-a de aprilo - SOMERE 2010 en Jünkerath: 23-a de julio ghis 6-a de augusto.
Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Ekstere malvarmas, grizas au blankas - sed estas espero :) Ankau chi-jare certe revenos printempo kaj somero - kaj chi-jare eblos renkontighi PRINTEMPE kaj SOMERE kun EsperantoLand, ambau en la regiono de Eifel, meze inter Kolonjo kaj Trier. La informaj paghoj kun alighilo nun enretas: http://www.esperantoland.org/printempe/ kaj http://www.esperantoland.org/somere/ . (Ankau la retpagho por la 9-a NR, denove en Saarbrücken, pretas, http://www.esperantoland.org/nr/ ; cetere ankau NIS denove okazos en Saarbrücken.) PRINTEMPE estos renkontigho de eble dudeko au trideko da partoprenantoj. Ghi okazos de jhaudo, la 1-a, vespere, ghis lundo, 5-a de aprilo, posttagmeze. Nia renkontighejo estas placha domo en Dahlem-Baasem, tute proksime de la beleta Kronenburg, kiun konas jam multaj partoprenantoj de SOMERE. La domo disponas pri propra naghejo, kie eblos senstrechighi en agrable varma akvo. (Se vi preferas malpli varman akvon, la lago de Kronenburg estas je dispono... :-) Ni trovighos en bela pejzagho kaj povos promeni kaj ekskursi kaj certe esperi je pasklepora vizito. Mi pripensas oferti seminarion pri amaskomunikilaj rilatoj, de trifoje unu kaj duona horo. Se tio vin interesas, bv. informi min. Eble vi havas pliajn ideojn pri la programo: Ne hezitu sendi ilin al mi. Unua limdato por alighoj estas jhaudo, la 28-a de februaro, do post nur kelkaj tagoj. Venu SOMERumi kun ni! La informpagho kaj la alighilo por SOMERE troveblas en la reto che http://www.esperantoland.org/somere/ . Mi antaughojas revidi multajn el vi en Jünkerath; jam trifoje ni tie pasigis agrablajn somerajn tagojn. Ankau chi-foje ni havos chambrojn kun dushejoj. Chi-jare denove la renkontigho dauros du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ghis vendredo, 6-a de augusto 2010. La programo baze estos kiel kutime, do SOMERE ghui :-) Babilado, konversacio, kursoj, kafumado kaj teumado, ekskursoj, prelegoj ks. Kelkajn pasintjarajn ofertojn vi trovas che http://esperantoland.org/somere/index.shtml#programo por havi unuan ideon. Tranoktado kaj manghado okazos pli malpli kiel kutime: Chu en la domo au en tendo, chu komunaj manghoj au memzorge... Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaghojn kaj alighi en ne tro fora estonteco (unua limdato estas la 14-a de marto). NR kaj NIS denove en Saarbrücken La 9-a NR kaj la 2-a NIS okazos denove en Saarbrücken, de lundo, 27-a de decembro 2010, ghis lundo, 3-a de januaro 2011. Pretas la retpagho por NR che http://www.esperantoland.org/nr/ Chion bonan al vi kaj chiukaze belan printempon kaj someron, chu PRINTEMPE, SOMERE au ne Lu -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand -- Ein Schritt aufeinander zu http://www.EsperantoLand.org Por la kreskigo de Esperantujo 1-a PRINTEMPE, 1-a - 5-a de apr. 2010, Dahlem-Baasem en Eifel-montaro http://www.esperantoland.org/printempe/ 8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/ 9-a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/ 2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/ Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj Libroj, muziko, forumo ... ------------------------------------