Heidi refoje en Indonezio
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Heidi refoje en Indonezio Post la sukceso de miaj kursoj en Indonezio, novembre lastjare (vidu www.ipernity.com/blog/edukado.net/201669), mi planas plian instruvojaĝon septembre-oktobre ĉi-jare (denove tri semajnoj). Mi planas reiri al kiel eble plej multe el la samaj urboj, kaj eventuale aldoni unu-du aliajn urbojn, kie nun junaj homoj mem eklernis post sciiĝo pri la lingvo pere de la grupo en Facebook: www.facebook.com/group.php?gid=205294336248, instrui kaj, se estas interesiĝo, ankaŭ okazigi ekzamenojn. Ĵus aperis intervjufilmo, en kiu Katalin Kováts, kiu flanke de edukado.nethelpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun mi pri miaj preparlaboro, spertoj kaj rezultoj. La filmo donas utilajn ideojn pri tiutipa laboro por vojaĝantaj instruistoj kaj enrigardon pri la movada vivo en Indonezio. Ĝi spekteblas ĉe: www.ipernity.com/doc/edukado.net/home/video. La filmo estas ankaŭ aĉetebla kontraŭ 20 eŭrojn, sumo per kiu vi subtenas mian novan instruvojaĝon (lernomaterialojn, ekzamenkotizojn...) La subtenmono sendeblas al UEA-konto ‘hego-v kun klara mencio de la celo: 'Heidi en Indonezio' aŭ la DVD-oj pageblas ĉe transpreno ĉe iu el la E-aranĝoj kie ili aĉeteblas. Rigardu por la listo de tiaj aranĝoj kaj pliaj informoj ĉe http://edukado.net/anoncoj/23292. Ankaŭ eblas subteni la vojaĝon ĝirante vian kontribuon al la Fondaĵo Azio de UEA, same kun mencio 'Heidi en Indonezio'. Tiam vi ne ricevos la filmon, sed povas subteni ankaŭ per pli malgranda sumo. Grandan antaŭdankon! Heidi Goes [email protected]