Internacia Kongreso en Strasburgo (augusto 2010): Jam nau programeroj
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
(Antaudankon, se vi plusendas al aliaj retlistoj!)
Internacia Kongreso en Strasburgo (augusto 2010):
Jam nau programeroj anoncitaj
Ghis nun kolektighis jam nau prelegoj, seminarioj kaj aliaj prezentoj
por la 1-a Internacia Kongreso en Strasburgo, kiu okazos de la 6-a ghis
la 13-a de augusto 2010 (vendredo ghis vendredo). Superrigardo pri la
programo videblas che
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo .
Aktuale preparighas la vizitoj de la bela urbo Strasburgo kaj la
ekskursoj al ghia chirkauajho.
La kongreso celas unuflanke proponi altnivelan prelegan kaj seminarian
programon pri Esperanto-agado kaj ankau pri la cetera mondo. Aliflanke
ghi estu internacia renkontigho de Esperanto-parolantoj kun kulturaj
ofertoj, promenoj, ekskursoj kaj - tute certe - multa persona interparolado.
Alighintoj el kvin landoj
La kongreso rapide atingis internacian partoprenantaron: La ghisnunaj
alighoj venas el Nederlando, Belgio, Germanio, Italio kaj Usono. Ankau
homoj el aliaj landoj montris jam intereson. La nomoj de kelkaj unuaj
alighintoj legeblas sur
http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/partoprenantoj_ik1.php .
Internaciaj ferioj en EsperantoLando
Organizanto de la 1-a Internacia Kongreso estas la asocio EsperantoLand,
kiu dum la pasinta jardeko survojigis la renkontighojn SOMERE kaj
Novjara Renkontigho (NR). Entute la asocio organizis jam pli ol dudek
semajnojn de Esperanto-renkontighoj. Lastatempe aldonighis la Novjara
Internacia Semajno (NIS) kaj PRINTEMPE.
Se vi shatas belan antaukongresan renkontighon, eble konsideru
partopreni en la Somera Mezeuropa Renkontigho (SOMERE), kiu okazos de la
23-a de julio ghis la 6-a de augusto en JÃŒnkerath en la regiono Eifel,
sude de Kolonjo. Atendos vin dolcha somera nenionfarado en la kamparo
kun iom da prelegoj, promenoj, ekskursoj k.s. Detaloj che
http://www.esperantoland.org/somere .
Limdato de alighperiodo
La nuna alighperiodo por la Internacia Kongreso finighos en la 10-a de
junio.
Plezuran printempon - kaj eble ghis revido dum SOMERE, Internacia
Kongreso au en alia renkontigho de EsperantoLand
Lu Wunsch-Rolshoven
--
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
http://www.esperantoland.org
------------------------------------