KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011.

TEJO-oficejo <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Message-ID <[email protected]>
Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2011? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2011, 
la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!
Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la 
provinco de Imperio, en Ligurio, nur 30 km distance de la maro!
De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 pli ol cent junuloj, italoj kaj 
eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Vojaĝantaj generacioj", sed ankaŭ 
por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je 
interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj,ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo 
alia!
Kiel kutime, kiu plejbaldaû aliĝas ricevas rabaton, do vizitu la paĝon 
http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php por pli da informoj, plenigu la 
aliĝilon, kaj ne forgesu inviti viajn amikojn!

Amike,
La estraro de IEJ



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.