Re: Re: KIE pasigi la jarfinon en Esperantujo, en kastelo au junulgastejo

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Kaze, ke vi eventuale volas pluinformighi pri Novjara Renkontigho (NR, 
por infanoj, familioj kaj aliaj plenkreskuloj) kaj Novjara Internacia 
Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj), jen la paghoj: 
http://www.esperantoland.org/nr kaj http://www.esperantoland.org/nis . 
Ni cetere plilongigis la aktualan alighperiodon ghis la 15-a de decembro 
- do jen ebleco iom shpari.

06.12.2010 17:13, Bert Schumann:
> mi volus ke infanoj amuziĝu jarfine
> kun aliaj infanoj (en NR !!),
Dankon! Ni konsciu cetere, ke estos pli ol 90 "ne-infanoj" en 
Saarbrücken en NR kaj NIS: Estas ch. 50 infanoj kaj junuloj ghis 14 
jaroj kaj entute ch. 143 alighintoj aktuale...
> ĉar tiel ili plej bone eniras la E-movadan+amikaron
Jes.
> Klaras, ke la organizantoj de E-aranghoj volus logi plej de
> partoprenantoj al SIA propra arangho, tial ili ne klare limigas sian
> klientaron.
Tio ne estas la sola kauzo. Homoj ekzemple shatas mem decidi, chu 
vojaghi dum tri horoj au dum dek - kaj mi tre shatas, ke NR estas 
malfermita por chiuj homoj, kiuj deziras cheesti; mi ne volas limigi la 
aghon - kiu sentas sin bone, tiu estu bonvena. Pri la karaktero ja iom 
informas la fotoj de antauaj renkontighoj kaj la programo. Kaj oni povas 
demandi al partoprenontoj kaj partoprenintoj.
> Kaj ech ne facilas limigi, char la klientaro shovighas
> inter la aranghoj. Jen eta historio:
>
> Komence ekzistis nur IF, sed la maljunuloj plendis pro nokta brua,
> tial junuloj estis pelitaj al IS.
Por eviti miskomprenon: IS ekzistas ekde 1957, IF ekde ch. 1980, NR ekde 
2001.
> Poste kreighis NR, kiu organiza iom alie ol IF. Pro tio, dum pluraj
> jaroj, la plumulto de familioj kaj precipe ties infanoj trovighis en NR,
Ekde ch. 2003 kaj ghis nun vershajne la plimulto de la infanoj kaj 
junuloj ghis ch. 14 jaroj partoprenas en NR. Cheestis lastjare ch. 30 
denaskuloj inter la infanoj kaj junuloj.
> dum IF konservis la pli aghajn, saghajn kaj altnivelajn prelegantojn.
La prelegoprogramojn oni povas trovi che 
http://www.esperantoland.org/nr/#programeroj_anoncitaj (por NR) kaj che 
http://www.internacia-festivalo.de/27a-2010/temo.html (por IF).
> Poste, apud amuza IS aperis arta AS, konkurenca junula arangho, sed
> ili kunfandighis al JES.
Mi nek dirus, ke AS estus malpli amuza, nek ke en IS estis malpli da 
arta kaj koncerta programo. La kerna diferenco estis, ke AS okazis en 
Pollando, estis malpli koste kaj estis pli facile por homoj el 
orienteuropo tien veturi.
> Char JES okazis en sia unua vivojaro en iom malproksima Polujo, NR
> aldonis NIS (Novjara IS) ghuste por tiuj junuloj, kiuj ne volas
> vojaghi ghis la pola montaro.
Jes. Kaj mi plu kredas, ke havas sencon havi du renkontighojn por 
junuloj kaj junaj plenkreskuloj - unu che la orienta flanko de 
Germanio/en Pollando, alia che la okcidenta flanko de Germanio/en 
Francio/Belgio/Nederlando. Se estas nur unu renkontigho por junuloj kaj 
junaj plenkreskuloj, la meza distanco al la loghloko de la homoj estas 
pli granda kaj ankau estas malpli da vario de oferto - kaj sekve kelkaj 
homoj ne plu venas, kiel montris jam la kunigho de AS kaj IS al JES: 
Estis 200 homoj en la lasta AS, 140 en la lasta IS, sed nur ch. 250 en 
la unua JES, do malaperis ch. 90 homoj, unu kvarono.

Vershajne oni devos sendependigi la aranghon NIS de NR por povi krei pli 
propran programon kaj konformighi al la deziroj de homoj malpli emaj al 
infanoj.

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.