EEU pri la tago de gepatraj lingvoj

"Renato Corsetti" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
De: Zlatko Tiŝljar

KAMPANJO DE EEUInvito al Landaj Esperanto-Asocioj en Landoj de EU

Estimataj!

La estraro de EEU pridiskutis la manieron kiel uzi la Tagon de Gepatraj Lingvoj por fari signifan agadon por Esperanto kaj decidis proponi al vi la jenan kampanjon:

Landaj E-Asocioj en EU-landoj traduku la suban leteron al siaj naciaj lingvoj kaj sendu ĝin sianome al eŭropaj parlamentanoj de la propra lando tiel ke tiuj ricevu ilin ĉirkaŭ la 20-a de februaro (la internacia tago de gepatraj lingvoj estas la 21-a de februaro) kun subskribo de sia prezidanto  kaj prezidanto de EEU

Zlatko Tišljar.

 

Estimata EU-parlamentan(in)o……!

Okaze de internacia Tago de Gepatraj Lingvoj proklamita de UNESKO (21-a de februaro) Eŭropa Esperanto-Unio kaj nia landa asocio  volas atentigi Vin pri la neceso almenaŭ unufoje jare fari iom pli por konsciigi eŭropanojn pri graveco de gepatraj lingvoj kaj egalrajteco de ĉiuj gepatraj lingvoj ĉu naciaj ĉu minoritataj. 

Tial ni rekomendas al vi rigardi la paĝaron de Asocio por Eŭropa Konscio sur kies portalo  <http://www.wix.com/dtisljar/europo> www.wix.com/dtisljar/europo vi povos vidi ekzemplan manieron batali por komuna eŭropa konscio aplikante la principon de egalrajta multlingveco uzante ĉiujn oficialajn eŭropuniajn lingvojn. 

Ni kredas ke la paĝaro de AEK plaĉos al vi kaj ke vi rekomendos ĝin al laŭeble multaj institucioj eŭropaj ke ĝi servu kiel ekzemplo por aliaj eŭropaj instancoj kaj asocioj.

Prezidanto de …..Landa Asocio:                                      

Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

Seán Ó Riain
image001.png (image/png, 174 B) - not displayed
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.