2-a PRINTEMPE, 18-a ghis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem)
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! La chi-jara renkontigho PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de la 18-a ghis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilagho Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, kiu tre plachis al ni - ghi trovighas sur monto kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ghi havas agrablan endoman naghejon. Eblas bele promeni chirkaue en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono. Iom da prelegoj, iom da promenoj kaj ekskursoj Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, auskulti kelkajn prelegojn, havi eble konversacian rondon au alian lingvan kurson, ghui la flosadon en la varma akvo de la endoma naghejo, fari promenojn kaj ekskursojn, festi paskon - do ghui la vivon kaj la printempon. Ni invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn. Semajno antau pasko La renkontigho okazos en la semajno antau pasko kaj finighos en la paska lundo. La datoj do kongruas ekzemple kun la lernejaj ferioj en Belgio, en germanaj landoj kiel Nordrejn-Vestfalio au Rejnlando-Palatinato kaj en la zonoj B kaj C en Francio (ekzemple Lille kaj Parizo). La informojn kaj la alighilon vi trovas sur http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe . Ni tre ghojos, se vi shatos partopreni. Volonte mi respondos viajn demandojn. Kun afablaj salutoj Lu Wunsch-Rolshoven -- EsperantoLand Internaciaj ferioj Novjara Renkontigho (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) PRINTEMPE Internacia Kongreso (IK) SOMERE http://www.esperantoland.org ------------------------------------