Re: Re: Festivalo de Lingvoj
Geoffrey King <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
On 20/02/2011 18:09, Tim wrote: > > > > > Ankaŭ mortintoj donacas monon; nur vivantoj mem ion faras > > > > Geoffrey King > > Kion vi faras, Geoffrey, krom kritiki sen scii pri kio vi parolas? > Tiuj cititaj vortoj ne ŝajnas al mi tre kritikaj; ili estas objektive veraj. Kion mi mem faras, proksimume nur tion ĉi: <http://biblbut.wordpress.com/> Tio signifas, ke mi okupiĝas pri afero, pri kiu mi efektive kompetentas, kaj kiun ŝajne neniu alia volas fari. > > > De la EAB-flanko okazis, okazas kaj okazos sufiche de helpo, ne nur > financa. > > * John Wells malfermos la festivalon per prelego pri lingvoj en sia > vivo. Li aldone prelegos pri iu fakrilata iam dum la semajnfino. Ne > Esperanto-rilate, li ankau konsilis al la organiza teamo al kiu > > * Jack Warren instruos Esperanton plurfoje. > > * Pluraj voluntuloj dejhoros che Esperanto-budo. EAB provizos ilin per > reklam-materialo kaj (se tempo permesas) verkos novajn apartajn. > > * Tim Owen, post telefon-peto de la organizanto, parolos dum la > malferma ceremonio pri Esperanto. Li jam verkis grafikajhon por la > evento. Li ankau aranghis, ke junuloj cheestu por reprezenti > Esperanton kaj organizis financan subtenon por ili. Povus esti, ke > franca-hungara denaskulino, ankau per financa helpo aranghita, > partoprenu por doni alian aspekton. > > * Brian Barker farighis membro de la organiza teamo, respondeca pri > publico. > > * Angela Tellier envolvighas pri Springboard. > > * Joyce Bunting multe korespondas kun Brian O'Sullivan por ligi lin al > helpemuloj, kaj ankau disponigas al li kaj al la organiza teamo pli da > mono se bezonate. > > La festivalo shajne estos granda sukceso, kaj laudon pro tio meritas > Max kaj sia teamo. Sed neniel estas ghusta pretendi, ke EAB kontribuas > nenion krom monon, aparte kiam du AdKomanoj mem prelegos che la evento. > Estas tre bone havi tiujn tre pozitivajn informojn, kiuj mankis en la ĝisnuna diskuto. > > > Hazarda demando, Geoffrey, sed por mi interesa: Chu vi forgesis en kiu > Esper-Brit vi afishas, kaj ke chi tie oni ne nur povas legi la > senbazajn troegajn kritikojn, sed ankau finfine rajtas respondi, char > oni ne malpermesigas al ni membrighi en chi tiu grupo? > > Tim > > Mi partoprenas en pluraj diskutgrupoj, kaj efektive mi ne tre atentas, en kiu grupo mi respondas, ĉar mi provas respondi pli-malpli samstile en ĉiuj grupoj. Geoffrey King