Ghui la printempon en la Eifel-regiono sude de Kolonjo: PRINTEMPE, 18-a ghis 25-a de aprilo 2011

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Intertempe deko da homoj alighis al la dua internacia renkontigho 
PRINTEMPE, kiu okazos de la 18-a ghis la 25-a de aprilo en bela domo 
apud Dahlem-Baasem, en la Eifel-regiono. La loko trovighas apud Belgio 
kaj proksime al Nederlando, Luksemburgio kaj Francio, kio denove zorgos 
pri internacie miksita partoprenantaro.

    Pupteatrajho de Christoph Frank, prelegoj, promenoj kaj ekskursoj

La partoprenantoj havos la eblecon spekti pupteatrajhon de Christoph 
Frank, "Aleksandro kaj la mekanika muso". Estos prelegoj - interalie pri 
vojagho al Mongolio - kaj lingvokursoj. Ni krome faros promenojn kaj 
ekskursojn al la chirkauajho. Kaj eble ankau vi shatos kontribui al la 
programo, chu? Ni volonte enmetos vian programeron!

    Flosi agrable en varma akvo

Logos denove la endoma naghejo kun sia varma akvo. Tauge por doni 
ekvilibron al la pasintaj vintraj tagoj...

    Chu vi pripensas partopreni?

Eble vi shatos jheti rigardon al la nia retpagharo che 
http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe . La nomojn 
de kelkaj jamaj alighintoj vi povos vidi sur 
http://www.esperantoland.org/printempe/partoprenantoj_printempe2.php .

Chu eble vi deziras aldonajn informojn? Volonte mi respondos al viaj 
demandoj.

Chion bonan al vi kaj belan printempon

Lu Wunsch-Rolshoven

--
EsperantoLand
Internaciaj ferioj

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org


------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.