Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝ o kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/G ermanio

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Ĉi-jarfine okazos la 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) organizata de 
EsperantoLand, ĉi-foje en Bitburg, 30 km norde de Trier (Treviro), en 
Germanio ĉe la okcidenta landlimo. Kunvenos denove ĉ. 150 ĝis 200 homoj 
el deko da landoj, kiuj komune pasigos belan semajnon, de la 27-a de 
decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 - kun prelegoj kaj diskutoj, 
koncertoj kaj (pup)teatroprezento, infana kaj junula programo, kun iom 
da esplorado de la ĉirkaŭo kaj kun multa amika babilado.

3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

Por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos aparta programo, la 3-a 
Novjara Internacia Semajno (NIS). Jes, ni plu kredas, ke estas bona ideo 
oferti silvestran semajnon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta rando de 
Germanio, proksime al Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Nederlando. Eble 
povos logi vin interalie, ke la domo havas apartan kinosalonon, kie 
eblos realigi viajn dezirojn pri bela filmprogramo dumsemajna. La domo 
disponas cetere pri multa spaco, entute 90 dormĉambroj, tiel ke eblos 
rezervi apartajn koridorojn por la diversaj celgrupoj.

Kiu venos kaj venis?

Deko da homoj el kvar landoj jam aliĝis, vidu sur 
http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr10.php . Pasintjarajn 
partoprenintojn vi povas vidi sur 
http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr9.php . Kaj la ĉeestintojn 
en NIS-aĝo vi povas vidi sur 
http://esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis2.php .

Eble vi ŝatus scii, ĉu plaĉis al ili, ĉu? Nu, unuflanke la fakto, ke 
pasintjare same kiel en la antaŭa jaro venis 194 homoj, indikas tion. 
Sed eble ĵetu rigardon al la prijuĝo de la partoprenintoj pri la 
programo sur http://esperantoland.de/nr/komentoj.html . (Ĉu vi 
partoprenis kaj ŝatus aldoni frazon kiel komenton? Volonte, bv. skribi 
al mi!)

Aliĝperiodo finiĝos la 15-an de majo 2011

Ni invitas vin festi kun ni jarfine la novan jaron! Venu kaj ĝuu!

Pliajn informojn vi trovos sur http://www.esperantoland.org/nr . Se vi 
deziras tuj aliĝi: http://esperantoland.de/nr/index.shtml#alighilo

Ni antaŭĝojas vidi vin!

Kun multaj salutoj

Lu Wunsch-Rolshoven
kaj la organiza teamo de NR/NIS

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.