Logas varia somero: 10 kursoj, 20 animantoj, 30 programeroj, 40 tagoj en kastelo Greziljono

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Nia verda kastelo Greziljono defias per riĉa programo.
Kun oferto por via kaj ĉies gusto,
vivigu la kulturdomon per via ĉeesto.

Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado.
  Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj

julio-23/30: Alternativa semajno
  (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo).
  E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj

julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno.
  Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene.
  Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze.

aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO
  kun muzika estivalo, organizata de JEFO

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj.
   Post-FESTO tuj post FESTO.
  Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika prezento
  de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj:
  Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo

Konsultu plu:
Jara agendo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique2
Somera programo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Kursoj kaj instruantoj: http://gresillon.org/spip.php?article76
Aktivaĵoj kaj animantoj: http://gresillon.org/spip.php?article71
Aliĝilo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique21
Tarifoj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique15

Kaze de aliĝo kun antaŭpago de 100 €
almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco de la restado,
la ĉio-inkluziva prezo reduktiĝas je 5 %.

Greziljono vokas kaj logas
http://gresillon.org
.
.
.
.
.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.