RE: [esper=brit] Lingva Festivalo de Britujo, lau internaciaj gejunuloj NE-esperantistaj

Brian Barker <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Ankau vidu http://sprogmuseet.dk/festival/sprogfestivalen-i-sheffield/
 
kaj   http://www.jusnews.co.uk/2011/03/festival-of-languages-draws-a-huge-learning-curve/

 
 
Brian Barker
Lang House, Ward Road
LONDON
N19 5ED
http://www.esperantolobby.net




 


Date: Wed, 1 Jun 2011 08:35:32 +0200
From: [email protected]
To: [email protected]; [email protected]
Subject: [esper=brit] Lingva Festivalo de Britujo, lau internaciaj gejunuloj NE-esperantistaj



de: dennisinparis <[email protected]>


Mi chi matene iom hazarde malkovris raporton de la Universitato de Sheffield, en COSMO Sheffield, pri la 1a Lingva Festivalo de UK kiu okazis lastmarte.

Tie legighas komentoj de John Wells, Tim Owen, Brian O'Sullivan kaj Dennis Keefe, chiuj Esperantistoj, kaj komento de la chef-organizanto 
Max Marzec, ne-Esperantisto.

Tio kio estas okulfrapa de la gejunula artikolo, estas la ege favora pozicio de Esperanto tra la tuta alinearo.

Krome, estas intervjuo kun lumbildaro de partoj de la Festivalo, kaj en tiu interdiskuto audighas kaj Max kaj Brian, 
kiu ne nur parolis pri Esperanto, sed ankau pri la projekto Springboard to Languages.

Se vi emas, vi povas mem konsulti tiun artikolon por  Britoj che http://cosmosheffield.com/wp/?p=24 , kaj por vidi la retejon de la 
Lingva Festivalo de Britio, kun fotoj, vi povas ekvidi www.intlangfest.union.shef.ac.uk 

Mi invitas la anglajn legantojn inter ni, trastudi tiun jhurnalan tekston.  Ghi povas esti tre bona varbilo por Esperanto, 
char ghi devenas, ne de ni, sed de aliaj homoj, kiuj vidis John Wells, Brian O¡¯Sullivan, Tim Owen kaj aliajn Esperantistojn 
kiuj ne altrudis Esperanton, sed nature parolis pri ghi, kaj parolis en ghi.

Kaj se vi iom tralegos la jhurnalon COSMO, vi malkovros ke la respondeculoj pri tiu artikolo pri la Lingva Festivalo 
devenas de la sekva ne-esperantista teamo: 1 Italino kiu lernas la francan lingvon 2 Franco kiu studas la rusan, 
3 Chinino kiu studas jhurnalismon kaj 4 Baratano kiu magistrighas pri informadiko.  

Kun subtenantoj tiaj, chu povas reveni iom da progreso en la Esperanto-Movadoj?

Dennis Keefe




-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
[email protected]

-- 
Arkivo de tiu ĉi grupo => http://groups.google.com/group/esper-brit/topics
Por aliĝi oni sendu mesaĝon al [email protected]
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.