SOMERE ghui en bela naturo: 23-a gh is 30-a de julio, Kirchähr, oriente de Koblenz, Germanio
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton!
Chi-jare okazos jam la naua Somera Mezeuropa Renkontigho (SOMERE), de la
23-a ghis 30-a de julio 2011. Ni chi-foje kunvenos rande de la vilagho
Kirchähr, en la regiono Westerwald, proksime de Montabaur, oriente de
Koblenz.
SOMERE 2011
Ghui en bela naturo
Chu vi shatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Chu vi shatos ghui kamparan vivon dum semajno fine de
julio, apud rivereto? Tiam:
Venu SOMERumi kun ni!
http://www.esperantoland.org/somere <http://www.esperantoland.org/somere/>
Kiel kutime SOMERE estos tauga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj au komencantoj, kiuj volas
ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de deko da
jaroj au pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj
aliflanke povas leghere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Chiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu
do al arangho de EsperantoLand' por sperti la internacian etoson kaj
praktiki Esperanton de mateno ghis vespero. Okazos kursoj por
komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj
estos daura ebleco uzi Esperanton dum la manghoj kaj dum leghera
kafumado au teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la
domo kaj ghardeno.
Apuda rivereto, promenoj - kaj multa babilado
La domo trovighas apud rivereto en placha valo, kiu invitas al promenoj
kaj ghuado de la naturo. Ni certe havos diversajn ekskursojn kaj en la
domo kelkajn prelegojn - la programo kunmetighos iom post iom.
En domo au tendo
La tranoktado estos lau via placho: Chu en la domo au en tendo apud la
domo (au eble en via loghauto)? Vi povas elekti!
Kelkaj homoj jam alighis
Venonta limdato: 26-a de junio
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaghojn kaj - se vi shatos -
alighi; venonta limdato estas la 26-a de junio. Jam kelkaj alighintoj
trovighas sur la pagho
http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere9.php
<http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere7.php> - aliaj jam
anoncis sian intencon veni.
La informpagho kaj la alighilo pri SOMERE troveblas en la reto che
http://www.esperantoland.org/somere/ . La germana versio estas che
http://www.esperantoland.org/somere/index_de.shtml .
Ghuu la someron, eble kun ni en SOMERE. Ni ghojos vidi vin kaj komune
pasigi belajn tagojn :-)
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
http://www.esperantoland.org