Re: The Economist

Geoffrey King <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
On 05/08/2011 11:00, AGNEAU BELANYEK wrote:
>
> .
>
>
>     Cetere ĉu zamenhof mem estis framosono? Mi kredas ke mi iam aŭdis
>     tion, sed ne vere scias...
>
>
> Mi ĵus guglis kaj eltrovis en la jena retejo, 
> http://freemasonry.bcy.ca/biography/zamenhof_l/zamenhof_l.html, sub la 
> rubriko de famaj framasonoj, ke fakte li ne estis.
> 
>
Antaŭ unu-du jaroj estis diskuto en iu forumo, verŝajne E-hist, pri 
esperantistoj-framasonoj; kredeble serĉo laŭ la unu esperanta vorto 
"framasonoj" aperigos ĝin.
Zamenhof tradukis la "Kanto[n] de l'ligo" de W. A. Mozart, kaj Mozart 
estis framasono. Inter esperantistoj-framasonoj menciiĝis en la diskuto 
iama sekretario de BEA John Leslie kaj krome GianCarlo Fighiera. Mi ne 
memoras kiujn aliajn oni menciis. Framasonismo ŝajnas al mi unu el la 
ĉefaj inspirintoj de la Esperanta Civito, sed tio estas alia temo.

Geoffrey King
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.