Okazis katastrofo cxe Vinilkosmo
Xavier Godivier <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
----- Original Message ----- *From:* VINILKOSMO / EUROKKA <mailto:[email protected]> *Sendita:* lunde 19a de septembro 2011 5:28 *temo:* okazis katastrofo cxe Vinilkosmo Gekaraj, hieraux nokte okazis katastrofo cxe VINILKOSMO / EUROKKA. La ekzercejo n-ro 7 kie ekzercis 3 rokaj bandoj kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio stokita tie, instrumentoj kaj la plej granda parto de la stoko de la Ko-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio. Unu el la Bandoj ekzercis tie gxis la 22ah kaj versajne la incendio startis post ilia foriro, eble cigaredo malbone estingita aux ili ne malsxaltis la elektron forirante.. mi ne scias , versxajne la asekurkompanio faros enketon .. Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj ecx por la Studio de La Trappe cxar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon... La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis .. kelkajn centojn da diskoj estis savitaj sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj savigxis .. mi devos cxion kontroli cxar ili varmigxis kaj poste malsekigxis pro la amaso da akvo... la tuta sonmaterialo estas detruita... La fajro-brigadistoj faris cxion por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne fajrigu kaj felicxege ili sukcesis .. la studio estis savita ... sed la perdita materialo kruele mankos ... ekzemple mi ne plu povos sonregxisori por koncertoj kiel mi faris gxis nun por Festo kaj aliaj ecx la materialo nova kiun mi acxetis por lasta FESTO bruligxis... felicxe okazis neniu vundigxo de personoj... Iom post noktomeze malsxaltigxis la elektro kaj tiam mi eksercxis la kialon subite mi kaj mia frato konstatis la fajron ..sed jam tegmento brulis kaj ne eblis ion fari ni tuj vokis la fajro-brigadistojkn kiuj alvenis 15 minutojn poste kaj laboris gxis la 4a kaj duono... Mi provos ripozi por pensi pli klare morgaux matene nun mi estas sub la sxoko... Mi ne scias kio okazos en la venontajn tagojn ... Mi malaperos kelkajn tagojn sed mi provos informi vin kiel eble plej baldaux pri la sekvo kaj la konsekvencoj... gxis amikoj... malfelicxege Flo -- [email protected] http://artista.ikso.net/eurokka http://www.vinilkosmo-mp3.com http://www.vinilkosmo.com http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod http://vinilkosmo.ipernity.com http://esperanto.com/vinilkosmo http://www.myspace.com/vinilkosmo ------------------------------------ Liste de diffusion des espérantistes en Provence Dissendolisto de esperantistoj en Provenco http://fr.groups.yahoo.com/group/Provenco/ Se désabonner / Malaboni : <[email protected]>Liens Yahoo! Groupes