3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) en B itburg (apud Trier) (kaj 10-a Novjara Renkontiĝ o)
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Unuflanke mi deziras atentigi vin, ke estos fino de aliĝperiodo de la 10-a Novjara Renkontiĝo (NR), post kelkaj tagoj, en ĵaŭdo. Do, se vi ŝatos veni jarfine al NR en Bitburg apud Trier (kaj vi ne jam aliĝis kiel intertempe 137 homoj, vidu sur http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr10.php ,) jen bona momento... Informoj kaj aliĝilo sur http://www.esperantoland.org/nr Aliflanke EsperantoLand denove ofertas Novjaran Internacian Semajnon (NIS), por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Eble vi mem aŭ familiano aŭ konato estas en tiu aĝgrupo, inter ĉ. 14 kaj 35 jaroj, kaj ŝatos partopreni. La jamajn aliĝintojn vi povas vidi sur http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis3.php Sube mi aldonas rondleteron pri NIS. Kompreneble mi ĝojos, se vi plusendos al eblaj interesitoj. Amike Lu -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand -- Saluton! Ĉi-jarfine okazos la tria "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012. Ĉi-foje la renkontiĝo estos en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio, do proksime al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. http://www.esperantoland.org/nis NIS - por junuloj kaj junaj plenkreskuloj NIS estas la programo kaj kunveno de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, paralele al la Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand. Novjara Renkontiĝo ĉi-foje okazos la dekan fojon; ĝi kunigas plejparte mezaĝulojn - multaj, sed ne ĉiuj, kun infanoj. Entute en NR kaj NIS dum la pasintaj fojoj kunvenis ĉ. 190 homoj, el kiuj trideko estis en la NIS-aĝo inter 14 kaj 35 jaroj. Ĝis nun aliĝis jam 137 homoj al NR/NIS, el kiuj dudeko en NIS-aĝo inter 14 kaj 35 jaroj. Eble ĵetu rigardon al http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis3.php por vidi kelkajn nomojn. Eble vi ja konas iujn... Unu etaĝo por NIS-anoj Por ebligi al la NIS-partoprenantaro havi iom apartan vivon de la resto de NR ni antaŭvidas rezervi la unuan etaĝon de la domo por junuloj; tie estas ankaŭ kinejo, kie ni planas oferti kelkajn filmojn, kaj plia kunvenejo. Ĉu vi eble ne certas pri la ĉeesto de infanoj kaj plenkreskuloj? Nu, demandu al iuj el la pasintjaraj partoprenintoj, http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis2.php . Ŝajne ili sukcesis trovi siajn apartajn kunvenejojn por amuziĝi tie... Favoraj prezoj NIS ofertas favorajn prezojn al vi. Se vi deziras ĉeesti ekzemple nur 5 tagojn, en tri- ĝis kvarpersona ĉambro (duŝo komuna kun la najbara ĉambro), la aktuala kotizo por junuloj inter 18 kaj 27 jaroj estas 153 eŭroj inkluzive de manĝoj kaj programo. (Por kvin tagoj kalkuliĝas nur 74 % de la septaga kotizo, 207 eŭroj.) Ĝis 17 jaroj la tutsemajna (septaga) kotizo estas 185 eŭroj, la aktuala tutsemajna kotizo ekde 28 jaroj estas 242 eŭroj. Eksterlandanoj (ekster Germanio loĝantoj) ĝuas rabaton de 2 eŭroj tage, 14 eŭroj por la tuta semajno. Aliĝu prefere ĝis ĵaŭdo, 20-a de oktobro! Fino de la aktuala aliĝperiodo estas ĵaŭdo la 20-a de oktobro - do ne tro prokrastu vian aliĝon... :-) http://www.esperantoland.org/nis Ni antaŭĝojas revidi vin aŭ konatiĝi kun vi. Ĉu vi havas demandojn? Volonte metu al ni! Ĉion bonan al vi kaj ĝuu belan aŭtunon Lu -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj Novjara Renkontigho (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) PRINTEMPE Internacia Kongreso (IK) SOMERE http://www.esperantoland.org ------------------------------------