Invito al eksperimento pri varbado: Helpu akiri 1000 eŭrojn!

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Bv. plusendi al retlistoj, al familianoj, amikoj, konatoj, meti en 
retpaĝon ktp.)

Saluton!

Eble vi jam legis pri tio, ke Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras 
fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta 
voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas 
doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia 
Esperanto-renkontiĝo. Vi do havas la eblecon ebligi la subvenciadon de 
partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj.

Jen kion necesas fari:

1) Iru al 
https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev
2) Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
3) Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj la kodon, kiun 
vi vidas! Klaku "Absenden" (Sendu!)
4) Nun vi ricevos retmesaĝon ("Bitte bestätigen") al la retpoŝtadreso, 
kiun vi enmetis.
     En la retmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove 
venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!
5) Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Brile! Multan 
dankon pro via helpo!

Eblas trifoje voĉdoni!

Por doni pliajn voĉojn al la kampanjo ripetu la tutan aferon. Eblas doni 
entute 3 voĉojn, de ĉiu retpoŝtuzanto el la tuta mondo (aparte favoraj 
kondiĉoj por ni Esperanto-parolantoj, ĉu ne?). Iru al la dua ligilo en 
la retmesaĝo, kiun vi ricevis, kaj ripetu la proceduron. Kaj: Bv. 
instigi viajn amikojn, konatojn, familianojn. Ĉiu retuzanto de la tuta 
mondo rajtas voĉdoni, eĉ trifoje! Kaj ne forgesu plusendi tiun ĉi 
mesaĝon al ĉiuj retlistoj, en kiuj vi membras. Eble vi povas meti ankaŭ 
en retejon, vidu ekzemple tiun de EsperantoLand, 
http://www.esperantoland.de/eo/plu.php?msgid=1113 .

Prefere tuj agu!

Ni havas tempon ĝis la 15-a de novembro 2011, sed prefere ni _tuj_ agu. 
(Vi ja scias, la plej bona tempo por planti arbon estis antaŭ dudek 
jaroj; la due plej bona tempo estas NUN. Do ne hezitu, sed tuj klaku al 
https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev !) 
Mi certas, ke ni sukcesos, se ni ĉiuj streĉos niajn fortojn!

Ĉu ni sukcesos?

(Kial mi estas relative certa, ke ni sukcesos? Nu, ĝis nun GEA ricevis 
1977 voĉojn kaj atingis rangon 1257. Jam tre bela rezulto! Por iri de la 
nuna rango al la rango 1000 necesas ricevi ĉ. 400 voĉojn, vidu ĉe 
https://verein.ing-diba.de/club/presentation/search/page/50/category//clubname//location//order/rank/direction/ASC 
, kie estas la asocio, kiu aktuale havas rangon 1000; ĝi havas nun 2364 
voĉojn. Por teni la rangon necesas laŭ la spertoj de la pasintaj tagoj 
ĉiutage ĉ. 150 voĉoj. Do verŝajne sufiĉos ĉ. 700 voĉoj ĝis la dimanĉa 
vespero por sukcesi havi rangon mil. Tio signifas, ke en la tuta mondo 
ni devas kolekti ĉ. 250 homojn, kiuj trifoje voĉdonas; farebla tasko laŭ 
mi, se ni fortege varbas. Konsciu: Tiuj aldonaj voĉoj faros la 
diferencon, ĉu la mono estos gajnata aŭ ne!)

Eksperimento pri varbado:
Ĉu ripetado helpas?

Kial mi skribis pri "eksperimento pri varbado"? Nu, laŭ mia opinio kaj 
laŭ tio, kion mi legis en multaj libroj pri varbado, varbado antaŭ ĉio 
bezonas _ripetadon_. Mi kredas, ke eblas atingi grandajn sukcesojn, se 
en la varbado oni _ne_ limiĝas je unu sola alvoko, sed se oni ripetas 
kaj ripetadas la informon kaj alvokon multfoje, prefere per ĉiam iomete 
ŝanĝiĝantaj kaj novaj informoj. Mi ŝatas nun testi tion. Mi proponas, ke 
ni eksciu, kio okazos, se ni vere forte varbas pri unu difinita celo. 
Unu avantaĝo en la nuna kampanjo estas, ke ĉiumomente oni povas vidi la 
jaman rezulton sur 
https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev , 
kie oni povas tuj voĉdoni. Dua avantaĝo: Per tio ni ĉiuj kune perlaboros 
subvencion por gastoj en internacia Esperanto-renkontiĝo.

Ripete varbu por Esperanto!

Mi supozas, ke ankaŭ en la kazo de Esperanto tre grava punkto estas la 
ripetado. Se ni difinas relative malgrandajn celgrupojn, eble dek mil 
studentoj de universitato, kaj sukcesas informi ilin multfoje, eble 
dekfoje, pri Esperanto, kun ĉiam novaj argumentoj, ni povas sukcesi 
varbi ilin al Esperanto-kurso. Ĉu la temo interesas vin? Nu, eble ĵetu 
rigardon al mia skizo de varbokampanjo ĉe 
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=9281 aŭ al la folioj 
de prelego, kiun mi prezentis antaŭ kelkaj semajnoj en la internacia 
renkontiĝo Arkones, 
esperantoland.org/dosieroj/PrelegoArkones_VarbadoBezonasRipetadon.odp 
kaj 
http://esperantoland.org/dosieroj/PrelegoArkones_VarbadoBezonasRipetadon.pdf 
.

Sukceson en la nuna kampanjo por akiri mil eŭrojn da subvencio!
Kaj sukceson en via informado kaj varbado por Esperanto!
(Kaj, pardonu, ke ripete: Varbado bezonas ripetadon! :-)

Lu

(Ĉi tiu alvoko troviĝas ankaŭ ĉe 
http://www.esperantoland.de/eo/plu.php?msgid=1113 )

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.