Festu la jarfinon kun amikoj el 3 kontinentoj en kastelo Greziljono (okcidente de Parizo)

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAJ7TFkxnRpGUueS=nqJkcEfca533x4ZO0G2QAXPu1sCf9gNJqw@mail.gmail.com>
La Esp-KuturDomo Greziljono invitas vin subteni
ghian esp-istan aktivecon per via partopreno.

Venu konatighi kun esp-istoj el Seatlo, Bamako, Padovo kaj Renno,
por pasigi agrablajn tagojn kaj por plibonigi vian nivelon en Esperanto.

Vi povas partopreni nur la Novjaran Festenon kun Maskobalo (31a de dec.)
au restadi ghis 6 tagoj, inter la 27a de decembro kaj 2a de januaro.

Venu kun viaj amikoj aŭ via familio,
ech se tiuj ankorau ne parolas nian lingvon.

Restas ankorau kelkaj liberaj chambroj
  Jen chiuj informoj <http://gresillon.org/jarfino>.

Merkredon eble okazos kultura kaj turista vizito,
la aliajn tagojn okazos diversaj distraj aktivajhoj,
sabaton okazas granda festo Novjara-Silvestra
  Jen la programo <http://gresillon.org/spip.php?rubrique26&lang=eo#prog>.

Aliĝis ĝis nun ok infanoj inter 3 kaj 15 jaroj,
plenkreskuloj ghis 76 jaroj.
Jen la alighintoj <http://gresillon.org/spip.php?rubrique26&lang=eo#alighis>
.

Por alighi, klaku chi-tien <http://gresillon.org/aligho>.
Elektu vian chambron kaj nombron da tagoj, poste
klaku la butonon [RE-KALKULI] por la prezo.



Bonvenon en Greziljono gresillon.org.
Jannick, sekretario & Bert, organizanto

.
.
.






--
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.