Dum pasko rigardi super Mozelo: PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Dum pasko 2012 la renkontiĝo PRINTEMPE okazos en la kunvenejo "Marienburg" bele situanta super Mozelo kun vasta rigardo al la rivero. Denove do PRINTEMPE estos proksima al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando - ni esperas kaj fidas, ke estos ankaŭ ĉi-foje bele internacia rondo de partoprenantoj, same kiel jam dum la du unuaj PRINTEMPE-kunvenoj. Ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo 2012 La paska dimanĉo estos la 8-a de aprilo 2012. Ni elektis la tempon de la antaŭa ĵaŭdo ĝis la posta. Ĉu bone tiel por vi? Dum kiuj tagoj vi ŝatos veni? Promenoj kaj vizitoj, prelegoj kaj interparoloj La programo estos simila al la pasintjaraj: Ni iom promenos en la ĉirkaŭaĵo, faros ekskursojn al urbetoj kaj aliaj interesaj lokoj, havos kelkajn prelegojn, lingvokurson kaj certe multajn personajn interparoladojn. Informilo kaj aliĝo Sur http://www.esperantoland.org/printempe vi trovos kelkajn fotojn de la domo, pliajn informojn kaj la aliĝilon. La aktuala kotizo validas ankoraŭ ĝis la fino de januaro - sed kompreneble ni bonvenigas vian aliĝon aŭ viajn demandojn jam nun. Ĉion bonan por la Nova Jaro - kaj eble dum pasko en PRINTEMPE, ĉu? Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand -- EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org Novjara Renkontigho (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) PRINTEMPE Internacia Kongreso (IK) SOMERE ------------------------------------