Internacia renkontiĝo apud Mozelo: 3-a PRIN TEMPE, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton!
Deko da homoj intertempe aliĝis al la 3-a PRINTEMPE, kiu post du monatoj
okazos en la kunvenejo Marienburg, alte super Mozelo, kun bela rigardo
al la rivero kaj super la pejzaĝon. Kelkajn nomojn de partoprenontoj vi
povos vidi ĉe
http://www.esperantoland.org/printempe/partoprenantoj_printempe3.php .
Ĉu eble ankaŭ vi ŝatos pasigi trankvilajn tagojn dum pasko kaj la posta
semajno apud Mozelo?
*Internacia kunveno*
PRINTEMPE okazos proksime de Belgio, Luksemburgio kaj Francio - el la
ĝis-nunaj aliĝintoj kvar venas el Belgio, do estos jam bele internacia
etoso. En PRINTEMPE partoprenos supozeble nur dudeko da homoj, do estos
trankvila kunveno, kun multa babilado, promenoj tra la naturo, ekskursoj
al regionaj urbetoj kaj vidindaĵoj. Eble ĵetu rigardon al la programeroj
kaj eblaj ekskursoceloj,
http://www.esperantoland.org/printempe/#programeroj_anoncitaj . Estos
kelkaj prelegoj, lingvokursoj kaj konversacio, babilado, kafumado kaj
paskumado. Kaj jen ideoj por promenoj kaj ekskursoj:
*Eblaj promenoj kaj ekskursoj*
* Promenoj al la kastelo Arras <http://www.arras.de/html/burg.html> (3
km) kaj en la ĉirkaŭaĵo
* Eble: Vizito de orgena koncerto
<http://zellerland.de/index.php?option=com_wrapper&view=wrapper&Itemid=209&lang=de>
en la urbeto Zell (lundo, 9-a de aprilo, 17-a horo)
* Eble: Vizito de la plezurbanejo <http://www.erlebnisbad-zell.de/> en
Zell
* Eble: Vizito de vinkelo
* Bad Bertrich
<http://www.die-mosel.de/zell/bad-bertrich-erlebnis.html> (13 km)
kun ebla vizito de ĝia varmfonta banejo
* Vulkanlagetoj ("Maare") (ekz. Immerather Maar
<https://www.google.com/search?hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=Z30&rls=org.mozilla%3Aeo%3Aofficial&biw=1280&bih=655&tbm=isch&sa=1&q=immerather+maar&btnG=Ser%C4%89i>
(25 km), Pulvermaar
<https://www.google.com/search?hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&rls=org.mozilla%3Aeo%3Aofficial&biw=816&bih=658&tbm=isch&sa=1&q=Pulvermaar&btnG=Ser%C4%89i>
(pliaj 4 km) kaj Holzmaar
<https://www.google.com/search?hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&rls=org.mozilla%3Aeo%3Aofficial&biw=1280&bih=655&tbm=isch&sa=1&q=holzmaar&btnG=Ser%C4%89i>
(pliaj 5 km)
* Pliaj ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj, ekzemple Cochem
<https://www.google.com/search?q=cochem&num=30&hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=Ph2&rls=org.mozilla:eo:official&prmd=imvns&source=lnms&tbm=isch&ei=4nsuT_GaC6nj4QSyv6WeDg&sa=X&oi=mode_link&ct=mode&cd=2&ved=0CBUQ_AUoAQ&biw=1280&bih=655>
(35 km; kun kastelo <http://www.burg-cochem.de/>), Traben-Trarbach
<https://www.google.com/search?hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=Rqf&rls=org.mozilla%3Aeo%3Aofficial&biw=1280&bih=655&tbm=isch&sa=1&q=traben+trarbach+mosel&btnG=Ser%C4%89i>
(14 km) kaj Bernkastel
<https://www.google.com/search?q=bernkastel+mosel&num=30&hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=3AL&rls=org.mozilla:eo:official&prmd=imvns&source=lnms&tbm=isch&ei=siQtT6e4B4n04QT0yemvDg&sa=X&oi=mode_link&ct=mode&cd=2&ved=0CB0Q_AUoAQ&biw=1280&bih=655>
(25 km)
* Por interesitoj: Ekskursoj al Wiesbaden
<https://www.google.com/search?q=wiesbaden&num=30&hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=66h&rls=org.mozilla:eo:official&prmd=imvns&source=lnms&tbm=isch&ei=GH0uT9qRBubE4gTe9vHCDg&sa=X&oi=mode_link&ct=mode&cd=2&ved=0CBoQ_AUoAQ&biw=908&bih=658>
(ĉ. 100 km, en mardo) kaj al la radio-teleskopo Effelsberg
<http://www.google.com/imgres?hl=eo&newwindow=1&client=firefox-a&hs=G5M&sa=X&rls=org.mozilla:eo:official&tbm=isch&prmd=imvns&tbnid=E_l3gGnAXPdQTM:&imgrefurl=http://www.mpifr-bonn.mpg.de/public/pr/pr-evlbi-dt.html&docid=CElD_A7Cbq8q2M&imgurl=http://www.mpifr-bonn.mpg.de/public/pr/luftbild_hires.jpg&w=3456&h=2304&ei=o3cuT970MY72sgar9sHfDA&zoom=1&iact=hc&vpx=606&vpy=158&dur=2136&hovh=183&hovw=275&tx=159&ty=100&sig=112668258942964749389&page=1&tbnh=140&tbnw=187&start=0&ndsp=18&ved=1t:429,r:3,s:0&biw=1280&bih=655%22>
(ĉ. 90 km, en merkredo)
Por povi agrable ferii en tiu bela kampara etoso la kunveno daŭros
plenan semajnon, de ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo 2012.
Ĉu eble tio logas vin? Nu, volonte mi respondos al viaj demandoj kaj
bonvenigos vian eblan aliĝon sur http://www.esperantoland.org/printempe
. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 15-a de februaro - do indas rigardi
antaŭe...
Ĉion bonan
Lu Wunsch-Rolshoven
--
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE