Chi se la sentre di tradurre questa cosa in italiano?
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.tradukado,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Kiu povas traduki ĉi tion al la angla? Dankon! Amike Renato* Peto pri artikoloj* ''*lingvistik*’’’estas revuo en la reto aperigebla estontece ankaŭ papere aŭ diske Ĝi estas revuo apogata de la Internacia Universitato de Karlovo (Bulgarujo), kun lingvista recenzanta grupo, kiu okupiĝas pri ĉiuj rekonataj akademiaj kampoj de lingvistiko. Ĝia specialaĵo estas, ke ĝi aperigas artikolojn en ĉiuj gepatraj lingvoj de la aŭtoroj kaj samtempe kun traduko al la internacia lingvo Esperanto. La unua numero estos tiu de la jaro 2012. Ĉi tiu revuo nun sercas artikolojn por la unua numero. Temoj povas esti socilingvistiko, politika lingvistiko, studoj pri difinitaj aspektoj de lingvoj, dialektologio, interlingvistiko, lingva interfero, genera gramatiko, psiĥolingvistiko, lingvo-instruado ktp. Temas pri ekzempla listo kiu ne celas limigi la temojn de la artikoloj. Taŭgas same teoriaj esplor-artikoloj, studoj pri kazoj, studoj de aplikata lingvistiko, resumoj pri la stato de la scienco en difinitaj branĉoj de lingvistiko. La aŭtoro bonvolu verki en sia propra lingvo. La redaktantoj laŭbezone helpos pri la produktado de la versio en Esperanto. Ni zorgas pri sennoma recenzado de la artikoloj fare de almenaŭ du membroj de la scienca komitato kaj eventuale de eksteraj konsultantoj, pri redaktado kaj pri aperigado. Datlimo por la numero de 2012 estas la fino de seĝembro 2012. *Gvidlinioj por la verkado* La artikoloj estos aperigitaj en la formato .pdf sed la verkintoj bonvolu sendi ilin en la formato .doc ( Word 2003) laŭ la jenaj indikoj: paĝorandaj spacoj: - supra/malsupra 5,5 cm; - dekstra/maldekstra 4,5 cm; - interlinia spaco: 1 5 cm; - spaco en la komenca linio de la unua pago: 1 cm; - literspeco (por la teksto): Times New Roman 12 en la alfabetoj en kiuj ĝi ekzistas. Simila literaro por la aliaj alfabetoj. En la unua linio estos la titolo de la artikolo en grandeco 14 kaj poste la nomo de la verkinto en grandeco 12. Kaj la titolo kaj la nomo de la verkinto estos maldekstren ĝustigitaj. La artikolo enhavu resumon en la lingvo, en kiu ĝi estas verkita. Kiom eble la citita teksto estos en klinita skribo aŭ simila. Fine de la artikolo dekstren ĝustigitaj estos la nomo de la verkinto, ties eventuala akademia kunligo kaj ret-adreso. Poste estos la bibliografio, por kiu ĉiu verkinto rajtas sekvi la kriteriojn plej uzatajn en lia fako. Piednotoj estos fine de ĉiu paĝo Por la redaktado de la versio en Esperanto oni sekvos kun adaptoj la reguloj n en http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv. php . Por eventualaj problemoj rilate al la literspecoj tabeloj kaj bildoj ktp oni kontaktu la redaktantojn ĉe: [email protected] Pri kromaj informoj bonvolu viziti ties retejon ( http://lingvistik.weebly.com) aŭ skribi al: [email protected]ĉ-- _ -- /renato corsetti/ /via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,/ /renato-p0CATmZeo4zrZ44/[email protected]/ [Non-text portions of this message have been removed] ------------------------------------ Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/tradukado/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/tradukado/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/