volontulu en Mazara del Vallo, Mediteranea ĉefurbo de Esperanto
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
de: Francesco Maurelli<[email protected]> dato: 2012/3/14 [bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio k Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, lau la EU-reguloj] Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo (Mazara del Vallo, Sicilio) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo. CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj pri Esperanto; kunvenojn pri Esperanto en la lernejoj de Mazara kaj ĉirkaŭaĵoj, kunlabore kun lernejestroj; internacinivelajn kunvenojn kaj renkontiĝojn en Esperanto. Pli ĝenerale, la celo de CEI estas antaŭenpuŝi Mazara-n kiel kulturan nabon de Esperanto en la tuta Mediteranea Regiono. Por ke la Centro daŭrigu sian altvaloran agadon, ni serĉas instruistojn kaj aktivulojn, por instrui kaj al junuloj kaj al plenkreskuloj per rekta metodo, por vigligi la Centron kaj la tutan urbon per agadoj kaj iniciatoj. Ekzistas du subvencieblecoj por kandidatiĝi, surbaze de Eŭropa projekto: 1) Se vi ŝatus volontuli ekde 1 tagon ĝis 90 tagojn, por vi eblas kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig Vizitoj kaj Interŝanĝoj. La limdato por kandidatiĝi, la repagoj kaj la salajraj kondiĉoj varias laŭlande kaj dependas de via nacia agentejo. 2) Se vi ŝatus volontuli ekde 13 semajnojn ĝis 45 semajnojn, por vi eblas kandidatiĝi kadre de la Eŭropa Programo LLP Grundtvig Asistantado. Por tiu ĉi programo estas ununura Eŭropa limdato, nome la 30a de marto 2012, por aktivecoj okazontaj dum la periodo ekde la 1a de aŭgusto 2012 ĝis la 31a de julio 2013. Kompreneble, bv. elekti la subvencieblecon kiun vi taksas plej taŭga por vi; tamen preferindus, laŭ nia vidpunkto, longdaŭraj privolontulaj proponoj, tiel ke oni povos strukturi efikan daŭran laborplanon kaj pli bone enradikigi la Centron en la insulo. La interesitoj bv. kontakti la [email protected] por peti pli da informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj, tiel ke ni povos helpi ilin plenumi iliajn kandidatiĝpetojn. Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco por pli longa kunlaboro. Itala E-Federacio Kosmo Strategio Ltd. -- Francesco Maurelli ---------------------------------------------- "sed homoj kun homoj", LLZ ,___ -- /renato corsetti/ /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/ /[email protected]/