RE: (landa agado) Fwd: (un-unesko) Video de Esperanto en la finalo de Date with History
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Mi petas ke oni/vi sendu al jhurnalistoj, televido ktp la jenan videon http://www.youtube.com/watch?v=uibpTW_v6UU&feature=g-upl Koran dankon Brian To: [email protected] From: [email protected] Date: Tue, 8 May 2012 10:03:18 -0300 Subject: (landa agado) Fwd: (un-unesko) Video de Esperanto en la finalo de Date with History Hierau noktomeze finighis la voch-donado por la videoj en la kampanjo Date with History. Lau la regularo, la 3 plej voch-donitaj videoj de chiu kontinento iros al la finalo. La video de Rafael Zerbetto havis 604 voch-donojn kaj esti en la dua loko inter la videoj de la Amerika Kontinento. En la unua loko, inter chiuj kandidatoj, estis video de peruano kun 1710 vochdonoj. Bedaurinde la video de Siva, hindia esperantisto, estis en la 5-a pozicio inter la aziaj videoj. Tamen lia video ricevis pli da voch-donoj ol tiu de Rafael, kun 609 voch-donoj. Feliche, danke al la senlaca voch-donado de esperantistoj, ni sukcesis meti unu filmeton en la finalon, malgrau la konfuza sistemo por voch-doni. Tiu video estos jughita de tre kompetentaj kaj gravaj aktivuloj, kiel la aktoro Leonardo DiCapprio, la aktorino Daril Hannah, la brazila eks-ministrino de la medio Marina Silva, Severn Suzuki (kiu nun havas 32 jarojn) kaj autoritatuloj de pluraj gravaj NROj. La fakto, ke tiuj homoj rigardos filmeton, kiu parolas pri lingvaj rajtoj kaj Esperanto, jam estos granda venko por la esperanto- movado. Jen la nomo de homoj, kiuj konsistigas la jughan komisionon: http://datewithhistory.com/jury/ Lau la regulo de la voch-dono, la fina rezulto aperos post unu semajno en la 15-a de majo. Jen ghi: Share your video far and wide. The video creators with the most votes will become the finalists, giving you a once-in-a-lifetime opportunity to travel to Rio de Janeiro and present your vision. Voting closes 11:59 UTC on 6 May, 2012. Approximately 3 finalists from each of six continents will be selected based on the highest number of votes. In addition 3 wild card slots will be reserved for special mention videos selected by our team of editors. A jury representing a cross-section of civil society organizations, celebrities, youth leaders and media experts will vote on the finalists. The winner will be announced on 15 May, 2012 and must accept the prize by 22 May, 2012. Ligilo al la esperanta video de Rafael Zerbetto: http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/nvghcy Ligilo al la esperanta video de Siva: http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/orkrde Koran dankon al vi chiuj, kiuj kontribuis per la voch-donado en la esperantaj videoj. Ni daure informos vin pri aliaj aktivajhoj de esperanto movado en RIO+20. Kaj varmajn gratulojn al Rafael kaj al Siva! Plej amike, Alvaro Motta Loka kunlaboranto por RIO+20