Forigo de Brian Barker
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Ian Se vi volas cenzuri min per mia eligo de chi-tiu diskuto-forumo, mi ne plendos. Aliaj forumoj ja ekzistas. Mi preferas mem direkti la agadon eksteren. Brian PS Mi krome notas ke vi ignoris la fakton ke EAB gajnis la premion "Cigno" por la jaro 2011 Mi krome ne audis pri vi chu au ne vi kontaktis vian lokan parlamentanon pri la kunveno de la "Esperanto-Parlamenta Grupo" en Westminster je la 10a de Julio. > Date: Sat, 28 Jul 2012 17:39:18 +0100 > From: [email protected] > To: [email protected] > Subject: [esper=brit] Brian Barker > > Karaj amikoj, > > Aperis en la retejo de la loka gazeto 'Sentinel' en Stoke-on-Trent jena > komento pri mi de Brian Barker: > > “Despite the efforts of Ian Fantom, Esperanto lives on." > > ["Malgraux la penoj de Ian Fantom Esperanto pluvivas"]. > > Brian Barker ludas duoblan ludon. Mi apenaŭ povas kredi, ke tiu Brian > Barker estas la sama Brian Barker kiun mi varbis por la landa informado en > 1972, kaj kiu faris bonegan informadon ĝis 1999, kiam li venis sub atakon > de diversaj Estraranoj de EAB kaj malaperis de la movado. En la > komitatokunsido de la Estraro en oktobro 2005 la kasisto interalie ecx > kulpigis Brian Barker pro la membromalkresko. > > Kiam Brian Barker reaperis mi estis singarda, ĉar konante la homojn kun > kiuj mi traktis, ne estis ekster la demando, ke tiu reapero povus esti > ruzo. Mi ne reagis ĝis li kontaktis min rekte, kaj ni povis renkontiĝi > vizaĝ-al-vizaĝe. Mi serĉis fotojn de li el la naŭdekaj jaroj sed ne trovis. > Liaj personaj cirkonstancoj entute ŝanĝiĝis. Tamen tio kion li rakontis al > mi pri siaj spertoj konvinkis min, ke temas pri la sama persono. > > Li ŝajne estis tre pozitiva pri la restarigo de Esperanto Lobby, kaj ni > komencis prilabori tion. Mi faris multe da laboro por ellabori novan > strukturon kiu gardus kontraŭ la konstantan intervenon de falsuloj kiuj > subfosadas ĉion, kiel mi jam spertis en diversaj aliaj grupoj. Ni invitis > Brian eniri la Kongresan Komitaton por la 'Renoviga' kongreso en Letchworth > en 2007 por inviti gravulojn. Tion li bone faris, sed post kiam li akceptis > esti sekretario li faris nenion en tiu rolo, kaj fine de la unua tago de la > kongreso informis min, ke li ne venos al la dua tago pro antaŭa aranĝo. > > Malfrue en 2007 mi eltrovis, ke Friends of WMC Association dissendis > cirkulaĵon en kiu ili petas ĉies kunlaboron en kampanjo por teni la > kolegion malferma. Tiu peti estis de EAB ignorita. Tiu kampanjo estis > evidenta kandidato por agado de Esperanto Lobby, kaj laŭe mi skizis > bultenon por Esperanto Lobby kun la informoj donitaj de la amikoj de la > kolegio. Mi sendis la skizon al Brian Barker, kaj ekde tiu momento li > subite estis ekster kontakto, ĝis fine evidentiĝis, ke tion li faris > intence. Mi reviziis la cirkulaĵon kaj dissendis proprainiciate en mia > propra nomo. > > Kiam ni denove sukcesis renkontiĝi mi avertis al Brian, ke se pri io li > malkonsentos estontece, li ne tutsimple ignoru min, sed ke li diskutu. Li > ne reagis. Pli poste mi demandis, ĉu mi renovigu la retnomon > esperantolobby.org . Eĉ al tio li ne reagis. Iom pli poste mi ricevis > leteron de Arturo Sly, kiu akceptis la rolon de kasisto sed ne faris ion, > dirante, ke miaj servoj ne estas bezonataj! Li poste konfesis, ke li faris > je instigo de Brian Barker. > > Brian Barker bone komprenis mian situacion en EAB, kaj li ricevis dufoje > kompletan aron de miaj raportoj. Nenian kritikon li faris. Nun ni ĉiuj > scias, ke miaj ciferoj estis akceptitaj de la kasisto, kio signifas ke la > sola raporto kiun mi fine liveris al la prezidanto estis pravigita. Ne > estis akuzo mia, sed kompilaĵo de datumoj el la protokoloj kaj la kontoj. > La reago de la Prezidanto estis tia kia estas lia artikolo en Stoke > Sentinel, kiun subtenis Brian Barker per sia falsa akuzo al > mi(http://www.thisisstaffordshire.co.uk/Good-luck-college-battle/story-16574151-detail/story.html). > > Brian Barker nun estas oficiala porparolanto de la kuratoroj de EAB, fakto > kiun li eble devintus diri en sia komento al la legantoj de Sentinel. > > Li aldonis: "Their online course http://tinyurl.com/y9x4d2l has 125 000 > hits per day and Esperanto Wikipedia enjoys 400 000 hits per day. That > can't be bad :)". [Ilia retkurso http://tinyurl.com/y9x4d2l havas 125 000 > trafojn tage kaj Esperanta Vikipedio ĝuas 400 000 trafojn tage. Tio ne > povas esti malbona :)]. Tiu kurso estas Lernu, kaj ĝi ne estas 'ilia' > kurso. Mi okupiĝis en la iniciata seminario en Kalifornio pri la starigo de > Lernu, donante informojn pri mia propra retkurso 'Esperanto Viva!' kaj la > ideoj laŭ kiuj mi laboradis, kaj la evoluigata programaro tiurilate, el > kiuj unu nomiĝis 'Lernu'. Ili pagis al mi ĉiujn kostojn ĉeesti tiun > seminarion por tion fari. Mia propra kurso atingis mil komencanojn jare > antaŭ ol mi turnis min anstataŭe al la priesplorado pri la membromalkresko, > kaj lasis al Lernu transpreni la rolon komence intencitan por 'Esperanto > Viva!'. > > Tiu ekzemplo estas tipa ekzemplo de la maniero en kiu tiu koterio ŝtelas > la agnoskon de laboro farita por humiligi la veran kontribuinton kaj gajni > la agnoskon por si mem. Kvankam subtila, ĝi estas rekta subfosado. > > Alia ekzemplo de tio estis la tabelo de publico kiun faris EAB per kiu ĝi > gajnis la premion Cigno. Plejparte la mencioj de Esperanto ŝuldiĝis al la > samaj homoj kiuj jam ĉiukaze dum jaroj faris same, sen helpo de EAB. La > ĉefa diferenco estis, ke Brian Barker kiel reprezentanto de EAB dissendis > petojn ke oni reagu al io aŭ io alia kvazaŭ li estas la organizanto de ĉio. > Li ne estis. Li mem multe kontribuis tiel ke EAB povu gajni la honoron > aspekti agema, kiam fakte la Estraro havis nenian intereson pri la > antaŭenigo de Esperanto, sed nur por la ŝajnigo ke ili faras ion, kaj pro > tio ili dungis Brian Barker. Por montri ankoraŭfoje la diskriminacian > manieron en kiu ili uzurpis la agadon, mia nomo aperis eĉ ne unufoje en tiu > listo, kvankam mi daŭre kontribuis, kaj Brian Barker bone sciis tion. > > Mi scias, ke Brian Barker, se estis la sama persono, estis en financa > malfacilo, kaj do povus esti persvadita partopreni en tia subfosa agado, > sed ĉu temas pri la sama Brian Barker mi ankoraŭ ne scias. Homoj ja povas > esti 'turnitaj'; tion ni scias. Tion mi mem antaŭe spertis, kaj pri tio mi > legis en ekster-Esperantaj rondoj. Kiam mi alparolis lin okaze de la > jarkunveno en Eastbourne li eĉ ne povis rigardi min en la okulojn. Kio ajn > estas la klarigo, Brian Barker nun ludas tiun duoblan ludon. > > David Kelso siatempe konfesis al mi, ke la sola afero kiun li faris dum > sia dujara dungiĝo estis "gain the credence of the committee" [gajni la > kredindecon de la komitato]. Tion nun evidente faras Brian Barker. La > komitato sentas sin sub premo pro la malkaŝo, ke la kasisto, Mrs Joyce > Bunting, diris al la membroj falsaĵon dum multaj jaroj pri la kapitalo de > la asocio. Tio ne estas akuzo; ĝi estas fakto, kiun Brian Barker tute bone > scias. Ili dungis homojn por gajni la propran kredindecon. Ili direktas la > propagandon internen. > > Tiu ĉi Google-grupo 'esper-brit' estis starigita eksplicite por ebligi > diskutojn pri antaŭenigo de Esperanto en Britio, kio ne eblis en la malnova > Yahoo-grupo samnoma. Iuj el vi certe memoras kiel en 2003 unu persono, kiu > insistis en flua Esperanto ke li ne estas Esperantisto, sed Raŭmisto, > persiste insistis, ke oni ne diskutu pri Esperanto en 'esper-brit'. Mi > eltrovis je mia miro, ke li estis eksa Prezidanto de Skota > Esperanto-Asocio, kaj ke li publikigis artikolojn en la angla dirante ke li > ne estas Esperantisto. Poste mi aŭdis de Rik Dalton, ke tiu persono pli > frue faris simile en Esperanto-grupo de CompuServe, pozante kiel Idisto. > Nun li estas unu el la Kuratoroj de EAB al kiuj respondecas Brian Barker. > > Mi skribis pasintece pri humiligaj komentoj de Brian Barker en nia > esper-brit, kaj liaj reagoj, kvankam kredeblaj al la plimulto de la membroj > de tiu ĉi grupo ja bremsis liberan diskutadon. Ni devas en tiu ĉi grupo > havi la kuraĝon malakcepti tian konduton, alie nia esper-brit sekvos la > saman vojon kiun sevis la malnova. > > Ĉu iu povas doni al mi bonan kialon, ke mi ne eksigu Brian Barker de tiu > ĉi grupo? > > Kore salutas Ian. > > -- > Arkivo de tiu ĉi grupo => http://groups.google.com/group/esper-brit/topics > Por aliĝi oni sendu mesaĝon al [email protected]