Invito por daŭrigi la eŭropan agadon cele al “Eŭropa dimensio de la sporto”

"esperantoradikalaasocio" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Karaj gesamideanoj,



Esperanto Radikala Asocio, krom ke ĝi faras sian batalon por
Esperanto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, ĉiam konsideris
Eŭropan Union kiel la supernacia estaĵo, kiu por propraj necesoj
estas la ejo, kie la ŝancoj de alpreno de Esperanto kiel komuna
lingvo trans la naciaj apartenoj estas pli grandaj.

Sed EÅ­ropa Unio estas ankaÅ­ la supernacia trejnejo, kie la
esperantistoj mem povas spertiĝi transnacie, tial ERA tre
engaĝiĝis dum la lastaj jaroj kaj politike kaj eldone, precipe
rilate al la kostoj de la ne komunikado lingva en EÅ­ropo kaj al la
diskrimino ankaÅ­ je ekonomia nivelo, kiun la denaskaj ne
angleparolantoj eltenas.

Apud tio, ni laboris al gravaj aferoj kun vido, kiu povas montri kiel
tiuj, kiuj "pensas esperante", ofte estas ankaÅ­ pli novigaj
kaj kapablaj: la unua objektivo estis ekde 2008 atingi, ni kiel
esperantistoj, la afirmon de la eÅ­ropa transnacia dimensio en la
sporto komencante de la internaciaj konkuroj.

En Pekino ni rimarkis, ke se la Landoj de EÅ­ropa Unio konkurus kun
la duobla flago, nacia kaj de la komuna eÅ­ropa patrio, la EÅ­ropa
Unio estus la absoluta gajninto de la Olimpikoj. La Olimpikoj de Londono
ĵus finiĝis kaj, se oni evidentigus la eŭropan apartenon,
la Unio atingus sume 302 medalojn, kontraÅ­ la 104 de Usono kaj la 87
de Ĉinio.

La Olimpikoj estis maltrafita okazo kaj por afirmi ke EÅ­ropo estas
vivanta, ekzistas kaj, ankaÅ­ en la sporto kiel en aliaj fakoj
(kulturo, ekonomio, esplorado, novigo) kapablas doni grandan kontribuon,
kaj ĉar la Eŭropa Parlamento fakte jam agnoskis la
"EÅ­ropan dimension de la sporto" per rezolucio en februaro
2012, proponita de la deputito Santiago Fisas Ayxela, en kiu ERA atingis
enmetigi la proponon pri la duobla flago.

Ni estas do ĉe turnopunkto ĉar unuflanke la Institucioj de la
Unio invitas la membro-ŝtatojn sinpresenti kun duobla flago, nacia
kaj eÅ­ropa, dum la sportaj konkursoj internaciaj, aliflanke la
ratifo de tiu resolucio dependas de ĉiuj membro-ŝtato, kiu
devas transformi ĝin en nacia dispozicio.

La Resolucio Fisas estas je la atento de la Landoj membroj de la Unio
jam ekde marto, sed se ne okazos la necesa premo sur la diversaj
parlamentoj ĝi restos nur malviva letero kaj, male, hodiaŭ, ke
Eŭropo kaj ĝia mono estas sub spekulacia atako, la neceso
ekzalti la unuan supernacian union de la mondo, kiu donis al si la unuan
supernacian monon de la mondo, bezonas grandan atenton flanke de tiuj,
kiel ni esperantistoj, kiuj havas supernaciecon en la sango.

Ni petas do aktivan kontribuon kiel "E-Komitato por la eÅ­ropa
dimensio de la sporto", por ke oni kunordiĝi por fari premon
sur la pluraj naciaj parlamentoj kaj registaroj, por ke la Ŝtatoj
ratifu tiun ĉi resolucion.

Dume ni petas al ĉiu komuniki sian disponeblon kunlabori kaj
partopreni ĉi tiun komitaton, kies unua neceso estas scii ĉu
kaj kiam la resolucio atingis la parlamentojn de la membro-ŝtatoj,
kaj al kiu parlamenta Komisiono estis atribuita (kutime al Komisionoj,
kiuj okupiĝas pri sporto, aŭ kulturo kaj turismo). Due ni devas
koni ĉu kaj kiam ĝi estos pridiskutita en la nacia
Parlamentoj. Ĝi atingis Italion la 8-an de marto, sed ankoraŭ
ne estas antaÅ­fiksita diskuton nek en Parlamento nek en Komisiono.

Por akiri tiujn informojn necesas konsulti la retejojn de la naciaj
parlamentoj aÅ­ telefoni rekte al la la parlamentaj oficejoj.

Ĉe la lumo de la atingitaj informoj ni kapablos decidi kian
strategion alpreni ĉe la diversaj naciaj parlamentoj, sed kun la
komuna celo agnoskigi la eÅ­ropan dimension de la sporto kaj pere de
tio reafirmi la identecon, la forton kaj la gravecon de la komuna
eÅ­ropa patrio.

Bonvolu ankaŭ plusendi kaj diskonigi tiun ĉi mesaĝon kaj
iniciaton al ĉiuj, kiuj povus esti interesitaj.



Fidoplenaj en viaj respondoj, kaj en la renovigita supernacia fervoro
esperantista,



ni kore salutas vin.



                                                Esperanto Radikala Asocio



             La Sekretario                                      La
Prezidantino                        La Trezoristo

             Giorgio Pagano                                   Daniela
Giglioli                         Lapo Orlandi



Por kontaktoj, informoj, intervjuoj, bonvolu rilati al la proparolanto
por ERA, Marco Cattaneo ĉ[email protected]
<mailto:[email protected]>  aÅ­ per skype al la retnomo Era
Onlus.



La Resolucio de la Parlamento EÅ­ropa, en la lingvoj de la Unio
(kompreneble kaj bedaÅ­rinde mankas la esperantan)

http://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?type=TA&reference=P7-TA-20\
12-0025&language=EN&ring=A7-2011-0385
<http://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?type=TA&reference=P7-TA-2\
012-0025&language=EN&ring=A7-2011-0385>



Esperanto Radikala Asocio

Italio: Via di Torre Argentina 76 - Roma 00186

Tel. +39 0668979311 <tel:%2B39%200668979311>  Fax: +39 0623312033
<tel:%2B39%200623312033>  cell. +39 3477608756 <tel:%2B39%203477608756>

Belgio: 54 Rue du Pepin - B-1000 Bruxelles

Usono: United Plaza, Suite 408 - 10017 New York

www.democrazialinguistica.it
<http://www.democrazialinguistica.it/100/eo>

[email protected] <mailto:[email protected]>

skype: Era Onlus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.