Jarfina FESTego kun Novjara FESTeno la franca Esperanto-kastelo Greziljono. [1 Attachment]

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAJ7TFkxKLMDSDg8yVJpdrLj3Y7V+mzmy60OKb5QgeSig3Z1J6w@mail.gmail.com>
[image: Inline image 1]
Karaj geamikoj,

Tradicie, la Kulturdomo de Esperanto organizas jarfinan renkontiĝon en sia
Kastelo de Greziljono. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas
homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin
aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo http://gresillon.org/jarfino.

Por tiuj, kiuj (ankoraŭ!) ne konas la Kastelon situanta en la bela Anĵua
regiono en Francio, ĝi reprezentas de 1952 komunan renkontiĝan lokon por
ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton
de Francio, kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia
vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj,
festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en
amika rondo la novan jaron.

Konsciaj pri neceso limigi la kostojn por ebligi la plimulton profiti
Esperantiajn eventojn, ni aranĝos veturadon, varmigos komfortajn ĉambrojn
kaj preparos por vi bongustegajn manĝojn, kaj certas ke tiel multaj
profitos agrablan, ĝojigan renkontiĝon denove ĉi jare.

Ĝis fino de Decembro!
______________
Pierre Soubourou - Ŝtonĉjo

.

.

.

.

.

.

.

.

.

.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.