Feriu PRINTEMPE (dum pasko kaj la posta semajno 2013), sude de Kolonjo, Germanio

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Kun plezuro mi invitas vin al la c^i-jara renkontig^o PRINTEMPE. Mi 
rezervis por ni lokojn en la ejo en
Baasem-Dahlem, meze de la Eifel-regiono, c^. unu trajnhoron sudokcidente 
de Kolonjo,
tre proksime de Belgio kaj Luksemburgio,
kie ni kunvenis por la unua kaj dua PRINTEMPE (2010 kaj 2011).
Jen la retejo, http://www.esperantoland.org/printempe kie eblas ankau( 
alig^i.

Por tio mi elektis la tempon de pasko mem kaj de la posta semajno, do

    sabato, 30-a de marto, g^is sabato, 6-a de aprilo 2013.

Ni povus komenci ankau( jam vendrede au( longigi fine... Dependas de vi 
kaj de viaj deziroj.

Tiu tempo kongruas kun la belgaj lernejaj ferioj (ekde lundo, 1-a de 
aprilo dum du semajnoj) kaj ankau( kun la luksemburgiaj kaj multaj 
germanaj lernejaj ferioj, almenau( dum kelkaj tagoj. C^u konvenas ankau( 
al vi?


        Bela c^irkau(aj^o

La ejo estas agrabla kaj oni povas bele superrigardi la valon; la ejo 
havas endoman nag^ejon, kio plac^is al multaj partoprenantoj antau( du 
jaroj. C^irkau(e eblas belaj promenoj kaj ekskursoj. Estis agrabla etoso 
kaj mi certas, ke denove estos. Eble vidu la fotojn c^e 
http://www.esperantoland.org/printempe2_bildoj/


        Prelegoj, nag^ejo, promenoj, ekskursoj, lingvokursoj

Estos kelkaj prelegoj, amuzig^o en la endoma nag^ejo, promenoj kaj 
ekskursoj al regionaj vidindaj^oj.
Volonte ni ofertos lingvo-kursojn - lau(pete por komencantoj kaj 
progresantoj au( konversacio.

Mi jam aktualigis la retejon http://www.esperantoland.org/printempe .

Mi tre esperas, ke la oferto plac^os al vi kaj antau(g^ojas festi kun vi 
paskon dum PRINTEMPE 2013 kaj pasigi belan semajnon. Sube mi aldonas 
respondilon. Au( eble vi s^atas tuj alig^i c^e 
http://www.esperantoland.org/printempe#alighilo 
<http://www.esperantoland.org/printempe#alighilo> , c^u?

Amike

Lu

------------------------------------------------------------------------

Respondilo pri
PRINTEMPE 2013
(Kompreneble vi povas ankau( tuj alig^i c^e 
http://www.esperantoland.org/printempe#alighilo 
<http://www.esperantoland.org/printempe#alighilo> )
(Metu krucojn X au( enskribu)

O Mi/ni s^atos partopreni en PRINTEMPE 2013
   O de sabato, 30-a de marto, g^is sabato, 6-a de aprilo 2013
   O aliaj datoj: ___________________________________

Mi/ni estas   O unuopulo   O paro   O familio

Mi havas la jenajn proponojn por la programo:


Mi havas la jenajn dezirojn pri la programo:


Mi havas jenajn demandojn, rimarkojn au( sugestojn:
...





Antau(dankon pro via respondo

Lu
__

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontig^o (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)


-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontig^o (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.