projekto Albanujo
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Ankaŭ Eŭropo bezonas vian helpon ------------------------------------------- Eŭropo estas multspeca. Ekzistas riĉa Eŭropo kaj ekzistas malriĉa Eŭropo. La eŭropa komisiono de UEA interesiĝas pri ĉiuj Eŭropoj, por ke Esperanto vivu ĉie en nia kontinento. Tute aparte ĉi-jare ni klopodas revivigi kaj reorganizi la movadon en Albanujo. En aliaj mesaĝoj ni parolos al vi pri aliaj esperantisme malfortaj landoj. En la kadro de nia 'Projekto Alabanujo' ni bezonas helpi albanajn esperantistojn registri sian landan asocion laŭ la nunaj albanaj leĝoj kaj produkti iom da komencaj informiloj en la albana. La eŭropa komisiono mem apartenas al la 'malriĉa Eŭropo'. Ni havas en la konto 'europo' ĉe UEA nur la reston de donaco de 100 eŭroj, kiujn ni estas elspezantaj en Kipro, kie finfine ekestis Esperanto-kurso. Sed ni fidas je la solidareco de esperantistoj. Ni ne bezonas multon, sed certe iom da centoj da eŭroj. Bonvolu helpi nin helpi la albanajn esperantistoj kaj poste ankaŭ aliajn. Sendu vian kontribuon (malgrandaj helpoj estas aparte ŝatataj) al la konto 'europo' ĉe UEA laŭ via kutima pagmaniero al UEA [jarlibre: paĝo 35-a aŭ rete: http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html] Vi povas helpi ankaŭ alimaniere. Aĉetu ĉe Bardhyl Selimi, [email protected] <mailto:bselimi%40gmail.com>> http://us.mc1206.mail.yahoo.com/mc/[email protected]>, la romanon "Hunda haŭto" de la albana renoma verkisto Fatos Kongoli, en Esperanto, (15 euroj inkluzive de sendokostoj) aŭ la dulingvan Esperanta-polan libreton "La polino" de la albana verkisto Bajram Karabolli (8 eŭroj inkluzive de sendokostoj). Antaudankojn pro via helpo! Aurora Bute flanke de la Europa Komisiono ~~~/ renato corsetti// [email protected]/