please sign the petition - Esperanto in EU

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAJ7TFkw_B1BX1KraAdR3KzdM5SnWWM1wD73VcUFvNiDNZaaNgA@mail.gmail.com>
*in English:*
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

   La intereso de la peticio ĉe Avaaz Rekte alireblaj versioj estas ĝis nun
: *Français + Esperanto :*
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/*
Deutsch *:
http://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
*English:*
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
*Español :*
http://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
*Italiano :*
http://www.avaaz.org/it/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
*Português :*
http://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
*日本語 (japonais/japana) :*
http://www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

Aliaj versioj atingeblaj tra la franca versio : dana, nederlanda, ĉina,
kartvela.
Alilingvaj versioj estas urĝe bezonataj.
Bedaŭrinde, oni eksciis, ke, pro la sistemo de Avaaz, ne plu eblas aldoni
rektan ligilon al pliaj lingvaj versioj.
Sekve, ĉiuj novaj versioj estos aldonitaj sub la franca versio, kiun sekvas
unualoke la Esperanto-traduko.

*Skemo por unuecigi la tradukojn laŭ enhavo kaj aspekto kaj por faciligi la
laboron estas trovebla ĉe :**
** *

* **(EO) — Tradukoj de la peticio por Esperanto ĉe
Avaaz*<http://www.ipernity.com/blog/32119/449738>

*Malrapide sed konstante, la peticio plue internaciiĝas :*

*2577 subskriboj  je la 11a (horo de Parizo).*

Tiu peticio havigas inform-okazojn kaj kontribuas al konsciigo pri temoj
ĉirkaŭ kiuj ekzistas ankoraŭ nescio, tabuoj kaj eĉ obskurantismo. De tempo
al tempo aperas pliaj landoj : Kartvelio, Urugvajo, Singapuro, Israelo,
Kostariko... La japanoj ekagas.

Estas interese observi la evoluon de statistikoj pri konsulto de la vorto
"Esperanto" i.a. ĉe *Wikipedia* en periodo de
30<http://stats.grok.se/fr/latest30/Esp%C3%A9ranto>,
60 <http://stats.grok.se/fr/latest60/Esp%C3%A9ranto> kaj
90<http://stats.grok.se/fr/latest90/Esp%C3%A9ranto>tagoj.
Sama statistiko estus interesa pri lernu.net <http://www.lernu.net> jam
antaŭ ol finiĝos ĝia renovigo (vidu #3).

Pro tio, treege gravas kaj urĝas revizio, reaktualigo, pliriĉigo de la
dokumenta valoro de artikoloj pri
Esperanto<http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto>(ankaŭ pri ties
propedeŭtika
valoro <http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_valoro_de_Esperanto>,
ties iniciatinto <http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof>, ĝia
historio, ktp) en ĉiuj lingvaj versioj de *Wikipedia*. Estas preferinde, ke
la *Esperanto-versio <http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto>* estu uzata
kiel referenco, sed la plej kompletaj versioj
(EN<http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto>,
FR <http://fr.wikipedia.org/wiki/Esp%C3%A9ranto>,
ES<http://es.wikipedia.org/wiki/Esperanto>,
RU<http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%AD%D1%81%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%82%D0%BE>,
PT <http://pt.wikipedia.org/wiki/Esperanto>,
PL<http://pl.wikipedia.org/wiki/Esperanto>,
k.a.), povas ankaŭ helpi tiucele aŭ havigi ideojn.

Se estos forta pozitiva reago ekster Eŭropo, tio certe havos favoran
influon en Eŭropo — kaj inverse —  ĉar, evidente, Esperanto neniam celis
esti unika kaj nureŭropa lingvo. Ĝi devas esti samgrade la hereda posedaĵo
de la tuta homaro. Per amaso da ekstereŭropaj subskriboj, estos pruveble,
ke ekzistas en la tuta mondo deziro rilati, interŝanĝi kun Eŭropo, se ankaŭ
kun aliaj kontinentoj aŭ plurnaciaj unuiĝoj, per pli justa kaj pli facila
lingva ilo de komunikado. Sukceso por Esperanto ie ajn en la mondo estu
stimula por la aliaj partoj de la mondo.

Ni memoru, ke komence de la jaroj 1920, ĉe la Ligo de Nacioj, kiam la
franca registaro — tiam koloniista, imperiismema kaj malnobla : Okupacio de
la Rur-regiono ekde 1923, kio faciligis akaparon de la regpovo fare de
Hitler en Germanio — starigis obstaklojn kontraŭ Esperanto, pli ol duono el
la landoj, kiuj proponis instruadon de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la
mondo, estis ekstereŭropaj :

   1. *Sudafriko*
   2. *Brazilo*
   3. *Ĉilio*
   4. *Ĉinio*
   5. *Kolombio*
   6. *Haitio*
   7. *Hindio (nun Barato)*
   8. *Japanio*
   9. *Persio (nun Irano)*
   10. Belgio
   11. Ĉeĥoslovakio (nun dividita en Ĉeĥio kaj Slovakio)
   12. Italio
   13. Pollando
   14. Rumanio

Do, 9 landoj el 14.

Ni devas akcenti la fakton, ke la principo de justa komunikado ne koncernas
nur parton de Eŭropo, t.e. Eŭropa Unio, sed la tutan homaron. Apartan
gratulon al la brazilanoj, kiuj plej unue kaj plej bone komprenis tion kaj
subskribis multenombre !

Kiam estos sufiĉe da subskriboj por tiu peticio, tio ebligos atentigi la
amasinformilojn, la instancojn kaj la publikon pri la Raporto de la
Sekretariejo de la Ligo de Nacioj (21an de septembro 1922) kaj la Raporton
Grin (oktobro 2005), kiun la franca registaro tutsimple ignoris, evidente
pro tio, ke la aŭtoro, ekonomikisto, kuraĝis reliefigi malavantaĝojn de la
angla kaj avantaĝojn de Esperanto :

   - * Esperanto as an international auxiliary
language<http://www.archive.org/details/esperantoasinter00leagrich>
   * * *
   - * L'espéranto comme langue auxiliaire
internationale<http://vortareto.free.fr/argumentaire/sdn/sdn_index.htm>
   *
   - *L'enseignement des langues étrangères comme politique
publique<https://www.google.com/url?q=http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/index.shtml&sa=U&ei=TfgmUbXiA6a00QWi-YDwBw&ved=0CCwQFjAF&usg=AFQjCNFH9QR75uyxDtx3K0G5jr3JwtpQyg>
   * (vidu : #2)

Eblas ankaŭ rememorigi demandon de itala deputito pri la raporto Grin ĉe la
Eŭropa Eŭropa Parlamento (legebla en pluraj lingvoj, *sed ne ĉiuj* de EU,
kio montras la limojn de tradukado !):
*** Subject: **Public policy on foreign-language teaching: the Grin
Report<http://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?pubRef=-//EP//TEXT+WQ+E-2006-3653+0+DOC+XML+V0//EN>
*
(unnamed) (image/gif, 62 B) - not displayed
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.