Festi jarfine ĉe la franc-germana landlimo: 12-a Novjara Renkontiĝo (NR)

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Trideko da homoj, inter ili deko da infanoj kaj junuloj, jam aliĝis
al la 12-a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Saarbrücken, apud la
franc-germana landlimo. Ĉu ankaŭ vi ŝatos kunfesti kun ni kaj pasigi
semajnon en internacia etoso kaj kun vasta programoferto? Se jes,
ĵetu rigardon al la prezento sur

http://www.esperantoland.org/nr/#nr
. Okazos de

27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de januaro 2014

Eble vi ŝatos rigardi ankaŭ la liston de la jamaj aliĝintoj ĉe

http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr12.php

Kutime partoprenas 150 ĝis 200 partoprenantoj el deko da landoj.

Volonte ni akceptos vian aliĝon, prefere dum la venontaj tagoj - la
aktuala aliĝperiodo finiĝos la 12-an de majo...

Riĉa programo - prelegoj, koncertoj, laborgrupoj...

Dum NR kaj NIS (Novjara Internacia Semajno, la programo por junuloj)
kutime estas preskaŭ cento da diversaj programofertoj. Estos
prelegoj por plenkreskuloj, ofertoj por junuloj kaj por infanoj de
diversaj aĝgrupoj. Ni provas zorgi por ĉiuj anoj de via familio -
kaj kompreneble ankaŭ por senfamiliuloj. Evidentiĝis dum la jaroj,
ke bone kongruas la partopreno de homoj el ĉiuj aĝogrupoj.

Jen kiel ekzemploj la programeraj listoj de la pasinta NR

http://www.esperantoland.org/nr2012_13/index.shtml#programeroj_anoncitaj

kaj de la antaŭa

http://www.esperantoland.org/nr2011_12/index.shtml#programeroj_anoncitaj

Venu festi kun ni!

Ĉu logas vin la perspektivo pasigi unu semajnon da internacia
kunvivado dum la jarŝanĝo ĉe la franc-germana landlimo? Se jes,
aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/#alighilo
.

(Kaj se vi poste devos ŝanĝi viajn planojn: Eblas senkoste malaliĝi
ĝis fino de aŭgusto.)

Aŭ eble vi havas ankoraŭ demandojn? Volonte ni respondos al vi!

Por la organiza teamo de Novjara Renkontiĝo

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

__._,_.___

Your email settings: Individual Email|Traditional

Change settings via the Web (Yahoo! ID required)

Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured

Visit Your Group |
Yahoo! Groups Terms of Use |
Unsubscribe

__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.