Kartveloj kaj Kartvelujo
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Ĉu iu pensas, ke la kartvela movado ne renaskiĝas? Se jes, pensu iom pli! Kiu alia movado estus kapabla en mallonga tempo reskribi en la komputilon la tutan poemegon 'Kavaliro en tigra felo'? La laboron kunordigis Nana Ĥizambareli. Nun vi rajtas legi la tuton senpage. Rigardu en: http://uea.org/vikio/index.php/KAVALIRO_EN_TIGRA_FELO , kaj helpu min forigi la lastajn skriberaretojn. Cetere, se vi volas koni kartvelajn esperantistojn, rigardu en http://uea.org/vikio/index.php/La_sepa_Mezorienta_Kunveno_en_Kartvelujo_en_2014 kaj aliĝu. Amike Renato ~~~ /renato corsetti/ /[email protected]/ __