Jomo en la itala kongreso de Esp eranto, Fai della Paganella, 23- 30 aŭguste 2014
"Renato Corsetti" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Jomo en la itala kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, 23-30 aŭguste 2014 Se vi neniam persone spektis Jomo-n, la francan kantiston, kies vera nomo estas Jean-Marc LECLERCQ, vi ne scias tion, kion signifas “forto de la naturo”. Li sukcesas kunkantigi kaj kundancigi esperantistoj de iu ajn aĝo kaj same neesperantistojn. Li estas vigliganto de vastaj aŭskultantaroj, por kiuj li kantas en multaj lingvoj. Pri tio li eĉ ricevis mencion en la libro Guinnes de rekordoj, ĉar li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Li koncertos por la partoprenantoj de la itala kongreso de Esperanto kaj por la itala publiko de la vilaĝo kaj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Se vi ne ankoraŭ aliĝis, bonvolu iri al http://kongreso.esperanto.it/81/ kaj aliĝu nun. Cetere, krom Jomo estos en la kongreso amaso da famaj esperantistoj, ekzemple Stefan MacGill, kiu gvidos unu el la seminarioj por aktivula trejnado de UEA, AMO 4, kaj estos amaso da montoj por trankvilaj promenadoj kaj la kutima troaĵo da mezepokaj pentraĵoj, katedraloj kaj veneciaj kanaloj (ne malproksimaj). LKK