Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernil a paĝo Duolingo!

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Bv. plusendi al pliaj retlistoj, enmeti en retejojn, publikigi ĉe
Facebook...)

Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo!

Saluton!

Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo", https://www.duolingo.com/
- kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon da lingvoj. Se vi
deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio, plej laste ĝis
dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra Eŭropo), ĉe

https://docs.google.com/forms/d/152lVIIf-KrofJrXKDPvzOJc66QswaySWoYcisaa_EbM/viewform

(anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto" kaj
klaki al "submit").

Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu
plusendi tiun ĉi atentigon!

Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika
adreso...): https://www.duolingo.com/comment/3035609

Okazis simila enketo pri novaj lingvoj por Duolingo jam en marto -
kaj tiam Esperanto atingis la duan lokon, post la irlanda lingvo,
kun 16 procentoj de la voĉoj,

https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AnwlOkOScIPPdER2ZmxSZ2VRMzZOcEpadGNkSF85eGc#gid=0

Cetere: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio - jen la
paĝo por anonci vin, http://incubator.duolingo.com/apply

Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto :)

Eble iam vi ŝatos lerni plian lingvon - nu, tio eblos en Esperanto
per Duolingo, post kiam ili akceptos nian lingvon por ambaŭ
lernodirektoj.

Sukcesan voĉdonadon kaj multan plezuron kun Esperanto

Lu Wunsch-Rolshoven

__._,_.___

----------

Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
----------

Visit Your Group

https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkanYwbWptBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDAwNjY4MzU2

• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use

__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.