| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Organization |
EsperantoLand |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Saluton kaj gratulon!
Esperanto ricevis 1177 voĉojn, 22,3 % de ĉiuj, unua loko.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1Mo_WospqDmLWIZKeqPNzQSfMWSr1uQ9jRaHCqm5QptM/edit#gid=619011935
Tre bele :-)
Tio unuflanke montras al la Duolingo-organizantoj, ke jes plu
ekzistas intereso pri Esperanto.
Alilflanke ĉiuj interesitoj pri la plua evoluigo de Duolingo ricevas
atentigon pri Esperanto.
Sur https://www.duolingo.com/comment/3135496
estas la anonco pri la rezulto kaj nun 164 komentoj, ankaŭ pri
Esperanto. Iu raportas, ke li/ŝi serĉis rete por ekscii pli pri
Esperanto... :)
Nun eĉ pli validas: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio
- jen la paĝo por anonci vin, http://incubator.duolingo.com/apply
Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto.
Ĉion bonan kaj pluajn sukcesojn al ni ĉiuj :-)
Lu Wunsch-Rolshoven
__
Am 21.05.2014 12:32, schrieb Lu
Wunsch-Rolshoven:
(Bv. plusendi al pliaj retlistoj, enmeti en retejojn, publikigi ĉe
Facebook...)
Voĉdonu por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo!
Saluton!
Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo", https://www.duolingo.com/ -
kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon da lingvoj. Se vi
deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio, plej laste ĝis
dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra Eŭropo), ĉe
https://docs.google.com/forms/d/152lVIIf-KrofJrXKDPvzOJc66QswaySWoYcisaa_EbM/viewform
(anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto"
kaj klaki al "submit").
Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu
plusendi tiun ĉi atentigon!
Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika
adreso...): https://www.duolingo.com/comment/3035609
Okazis simila enketo pri novaj lingvoj por Duolingo jam en marto -
kaj tiam Esperanto atingis la duan lokon, post la irlanda lingvo,
kun 16 procentoj de la voĉoj,
https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AnwlOkOScIPPdER2ZmxSZ2VRMzZOcEpadGNkSF85eGc#gid=0
Cetere: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio - jen la
paĝo por anonci vin, http://incubator.duolingo.com/apply
Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto :)
Eble iam vi ŝatos lerni plian lingvon - nu, tio eblos en Esperanto
per Duolingo, post kiam ili akceptos nian lingvon por ambaŭ
lernodirektoj.
Sukcesan voĉdonadon kaj multan plezuron kun Esperanto
Lu Wunsch-Rolshoven
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj
__._,_.___
----------
Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
----------
Visit Your Group
https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkNnBqb2hpBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDAxMjY1MTQ4
• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use
__,_._,___