Akademio Internacia de la Sciencoj - unuafoje dum la Itala Kongreso - 23/30-08-2014

"Renato Corsetti [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Ĉi-jare, unuafoje en la Itala Kongreso, okazos sesio de Akademio 
Internacia de la Sciencoj (AIS), simile al  la sesioj de AIS kadre de la 
Internacia Kongresa Universitato kiuj okazas jam preskaŭ dudek jarojn 
dum la Universala Kongreso de UEA, kaj la Internacia Vintra Universitato 
(IVU) kiu okazas jam sep jarojn dum la Internacia Festivalo en Germanio.

Temas pri studadsesio de AIS, kiu konsistas el pluraj prelegoj okazantaj 
dum la Itala Kongreso:  du preleg-serioj (kursoj) “Esperanto kaj novaj 
teknologioj” (/Ilona Koutny/ 
<http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=747&lang=eo>) kaj "De 
esperantologio al//interlingvistiko" (/Davide Astori/) 
<http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=1548&lang=eo> kaj tri unuopaj 
prelegoj "Ĉu vi konas la esperantan literaturon?" (/Carlo Minnaja/ 
<http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=1179&lang=eo>), "Kiom da 
esperantistoj troviĝas en la (reta) mondo?/" /(/Amri Wandel/ 
<http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=703&lang=eo>) kaj "Ĉu socioj 
feliĉaj jam ne ekzistas?"  (/Zbigniew Galor/ 
<http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=392&lang=eo>). Mallongaj 
resumoj pri la prelegoj estos prezentitaj de la prelegantoj en la 
Inaŭguro, pliaj detaloj aperas en la Kongresa Libro.

Kiel en IKU, fine de la du kursoj estos ebleco ekzameniĝi kaj akiri 
AIS-atestojn. Tamen, la ekzameno ne estas deviga kaj oni povos 
partopreni ankaŭ parton de la prelegoj. Espereble tiu ĉi 
aranĝo, unuafoja en la Itala Kongreso, fariĝu tradicia kunlaboro samkiel 
AIS-IKU kaj IVU.

Estas ankoraŭ tempo aliĝi al la kongreso: http://kongreso.esperanto.it/81/ .

La LKK

~~~

/renato corsetti/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.