Informo pri Espernato en Europo kaj helpopeto
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
La eŭropa komisiono de UEA por prizorgado kaj fortigo de la movado en Eŭropo sekvas la saman evolupaŝon de Eŭropo mem: malrapidan kaj kontraŭdiran. Bonŝance, tamen, de tempo al tempo ni atingas sukcesetojn. Ekzemple per la kombinitaj klopodoj de UEA, ILEI kaj BEA, la bulgara landa asocio, estas nun aperiganta novan instrulibron, kiu estas ege necesa, ĉar la elpaŝoj de BEA ĉe la Ministerio pri Edukado promesas vastigon de la instruado de Esperanto en lernejoj. Tio estas nur ekzemplo por paroli pri la agado de la eŭropa komisiono de UEA kaj pri la mono, ne multa, kiun ni bezonas. En la okazo de la bulgara lernolibro, la afero estis solvita per helpo de UEA kaj fondaĵo Esperanto Internacia, sed alia mono estas bezonata por la agado de reklamado pri Esperanto al la neesperantistoj. Ne miru pri tio, sed klopodu imiti bulgarojn. Esence la konto 'europo' ĉe UEA faras sian eblon por subteni la bulgarajn esperantistojn kaj ĉiujn aliajn eŭropajn esperantistojn, kiuj bezonas ion (Eble vi konscias, ke grandaj partoj de Eŭropo fartas finance tre malbone). Helpu nin helpi ilin. Sendu vian kontribuon (multaj malgrandaj kontribuoj estas preferataj) al la konto 'europo' ĉe UEA per la kutimaj pagmanieroj al UEA kun la indiko 'konto europo'. ~ /renato corsetti/ /[email protected]/