| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<CAKiTg44kSHJMhfL_H-FaOFTE7BCZbZrBWhoh-y2XRMc=GRT=NQ@mail.gmail.com> |
Kial oni sendis cxi tion al Esper-Brit?
Kompreneble, multaj legantoj na Esper-Brit ja interesigxas pri agado en
Afriko kaj aprezus gxeneralan informon tiurilate. Sed tio cxi sxajnis al mi
interna komunikado preskau ne komprenebla de eksteruloj.
Persone, me ne scias kio estas UTE, TEK, KOK, IZo (mi divenas, Instituto
Zamenhof, sed tio ne helpas... mi ne scias kio estas Instituto Zamanhof),
kaj kiu estas gk. Cxu mi devus?
agneau
2014-12-11 15:33 GMT+00:00 Afrika Agado [email protected] [esper-brit] <
[email protected]>:
>
>
>
> Karaj geamikoj,
>
> Nia lasta kunsido, kiun partoprenis nur 7 esperantistoj estas ja ia
> alarmo. Plie, Inter kvin estraranoj de UTE nur unu partoprenis. La
> partoprenantoj ja prave rekonas, ke UTE bezonas reorganizadon. Tial la
> partoprenantoj decidis okazigi sobre la 22an TEK en Instituto Zamenhof la
> 19an kaj 20-an de decembro 2014. Tiam la partoprenantoj interkonsilighos
> pri la agado de UTE en venontaj jaroj.
>
> Jam nun mi pensas pri io, ankau kio povos helpi la asocion. Tio estas ke
> ghi aperu en paghoj de FACEBOOK. Tiu chi laboro iras al la komisiono de UTE
> pri retaj aferoj. Kiel membro de tiu chi komisiono, mi shatus nun starigi
> ion pri UTE en FACEBOOK. Ghis la 20a de decembro, se neniu kontrauos, mi
> povos komenci la laboron.
>
> Chion bonan !
>
> gk
>
>
> PS
> --
> La kongresa kotizo estas 1000 F
> La 19a decembro estos tago de lernejo. gelernantoj de IZo zorgos pri tio.
> La 20an de decembro estos la apoteozo, kiam chiuj kotizintoj rajtas eniri
> la kongresejon.
> Por pliaj informoj oni rilatu kun la estraro de UTE au kun KOK-anoj, el
> kiuj citindas AKPAYEDO, ALATE Kossi, DOUMEGNON Koffi; chiuj tri laboras en
> Instituto Zamenhof.
>
>
>
>
>