Monda Socia Forumo en Tunizio - partopreno de UEA - kiel vi povas helpi

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <[email protected]>
Pro la sukceso de la antaŭa Forumo en Tunizio pasintan jaron la 
gvidantaro de la Forumo decidis reokazigi la ĉi-jaran Mondan Socian 
Forumon en Tuniso, la ĉefurbo de Tunizio, de la 24-a ĝis la 28-a de 
marto 2015.

Jam pasintjare UEA partoprenis la Forumon kaj prezentis Esperanton en 
pluraj manieroj: prelegoj, kantoj, flugfolioj.

Ankaŭ ĉi-jare la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko 
aranĝis partoprenon de UEA, kiu estis ĵus akceptita de la organizantoj. 
Nia homo en Tunizio, Dorota Paryszek, jam pensas pri informiloj en la 
araba kaj prelegoj/kursetoj.

Do, ĉu ĉio en ordo? Nu, preskaŭ! Ni bezonas monon por pagi la kopiadon 
de la informilo, la budon, kaj la grandan flagon por ornami la budon.  
Prelegantoj kaj instruantoj meme pagas ĉiujn siajn kostojn.

Kiel vi povas helpi? Per donacado de ne grandaj sumoj (se vi insistas 
ankaŭ 100-eŭran donacon estos akceptata, sed multaj pli malgrandaj 
donacoj estas preferataj) al la konto 'arabio' ĉe UEA (per via UEA-konto 
aŭ en la manieroj sube kopiitaj).

Bonvolu ne forgesi, ke via malgranda donaco por ĉi tiu celo povus fari 
grandan utilon pri la provo interkonatigi la araban mondon kaj la 
ceteran mondon per Esperanto kaj iom progresi al paco.

Amike

Renato
-----------

Pagmanieroj:

- el mia UEA-konto (bonvolu debeti tie). Nur se vi estas membro de UEA.
Visa / Carte Bleue Vi devas serĉi la eblecon pagi en la paĝaro de UEA, 
http://www.uea.org/alighoj/donacoj
American Express
Mastercard / Eurocard / Access

PayPal, interreta pagsistemo, por [email protected].
ABN-Amro Bank, Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam (IBAN: NL66 ABNA 0426 
0515 99, BIC/SWIFT: ABNANL2A) ←aldonante 10 eŭrojn.
ING Bank, Postbus 1800, NL-1000 BV Amsterdam (IBAN: NL72 INGB 0000 3789 
64, BIC/SWIFT: INGBNL2A) ←aldonante 10 eŭrojn.
per ĉeko favore al UEA ←aldonante 25 eŭrojn.

*Belgio*: /IBAN:/ BE54 0001 6318 3197, /BIC:/ BPOTBEB1XXX
*Germanio*: /IBAN:/ DE51 3701 0050 0318 2915 09, /BIC:/ PBNKDEFF
*Svedio*: /IBAN:/ SE95 9500 0099 6042 0074 3740, /BIC:/ NDEASESS
*Svislando*: /IBAN:/ CH86 0900 0000 1200 2310 0 /BIC:/ POFICHBEXXX


-- 

~~~

/renato corsetti/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.