| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Hi Bill
Thanks 4 the inspiring "prelego" on the 'phone. I will tweet about the BBC radio programme. Might be worthwhile as now have nearly 1,000 followers 😫
Brian
To: [email protected]
Subject: N-ro 566 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
From: [email protected]
Date: Mon, 19 Jan 2015 20:20:05 +0100
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 566
2015-01-19
JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK
La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj.
Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la “klubo de 100” antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svislando (34), Ĉinio (30), Danio kaj Finnlando (po 27), Hungario (26), Svedio (24), Irano kaj Rusio (po 23), kaj Usono (21).
Al la UK en Lillo eblas aliĝi rete aŭ uzante la paperan aliĝilon, kiun oni povas peti de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando). La 1-an de januaro ekvalidis la prezoj de la dua kotizperiodo, kiu daŭros ĝis la 31-a de marto.
Klaku por malaboni la liston