La kongreso en Brajtono + kunvenoj de NOEF

"Peeter Aitai [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAD9U-7xJH8QrH9x+4V0ktOmFdU3dxzSMCDGmMTj+qMw9=gGXhA@mail.gmail.com>
Pri la antauhierau finighinta Brita Kongreso de Esperanto (lastfoje ie
nomita Brita Esperanto-Kongreso).
Kelkaj fotoj pri la kongreso estas en la albumo en Facebook.
https://www.facebook.com/peeter.aitai/media_set?set=a.10207215817180892.1073741851.1447400653&type=3
Malgrau trudsugestoj mi esperas ke la kongreso de 2015 ne restu la lasta
kongreso.
NOEF faris al EAB proponon okazigi la kongreson dum 2016 en Liverpool (au
en Chester) kie estas eblo fari tion tre malmultekoste kaj estas lokaj
esperantistoj por kontakti la urbajn instancojn...

Samtempe mi informas pri proksima kunveno de NOEF kio okazos en Preston jam
la 9-an de majo. La kunveno okazos en Harrys Museum en la urbocentro
komencante tagomeze 12:00.
Partoprenkotizo ne estas!!!
La autuna kunveno de NOEF okazos en Chester la 3-an de oktobro en Friends
Meeting House. Komenco de komuna piedirado de La Stacidomo de Chester
12:00.
(Partoprenkotizo ne estas sed por kovri la kunvenajn kostojn £21 por la ejo
+ po £1.10 por kafo/teo/+ la libervola donaco de po £4 estas bonvena
(kolektata de partoprenantoj surloke)).

Bonvenon!

Peeter Aitai
Prezidanto de NOEF
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.