ACE por du naciaj kongresoj de Esperanto en Afriko en 2015

"Afrika Agado [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
DU GRAVAJ EVENTOJ ESPERANTAJ EN AFRIKO EN 2015
==============================================
Tritagaj kongresoj okazos en Malagasio kaj Togolando en tiu chi jaro.
Dum la malagasoj organizos sian kongreson de la 19-a ghis la 21a de junio, la togolandanoj kongresos de la 25-a ghis la 27a de decembro 2015. Chiu el ambau landoj bezonas 600 eurojn por la kongreso, do entute 1200 eurojn bezonas ACE por subvencii tiujn du eventojn.

Al ACE mankas rimedoj por subvencii tiujn landojn. La iometon, kiun ghi havas, ghi jam disdonis al kluboj/asocioj tra Afriko por la agado en 2015. Organizado de kongresoj bezonas apartan bugheton.

Ni petas de chiuj bonvelemaj esperantistoj helpi al ACE  en ties agado por afriko. Kiuj shatus helpi, tiuj povos disponigi la monon al la konto "acex-e" de ACE che UEA. Eblas ankau rekte rilati kun ACE che jenaj adresoj :
[email protected]
[email protected]

Kune ni zorgu pri Esperanto en Afriko, kio estas granda piliero en la tutmonda Esperanto-komunumo.

Anticipan dankon al chiuj.

Ho jes ! La kongresoj okazos en Afriko, kaj ghin rajtas partopreni  esperantistoj ne nur el tiuj landoj sed  ankau el chiuj landoj tutmondaj. Tiuj landoj afrikaj, nome Togolando kaj Malagasio, pretas gastigi chiujn esperantistojn interesighantajn pri la eventoj. Venu festi ESPERANTE kun viaj gesamideanoj afrikaj sur la afrika grundo.


ACE (Afrika Centro Esperantista)
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.