Lasta ŝanco por aliĝi al la 92-a Germana Esperanto-Kongreso iom pli favorpreze: 2-a ali ĝkategorio finiĝas hodiaŭ, la 30-a de aprilo

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Jen invito al la germana Esperanto-kongreso dum pentekosto en
Hameln, proks. 50 km okcidente de Hanovro.

Aliĝu prefere tuj - la aliĝkotizo kreskos ekde la 1-a de majo...

La urbo Hameln cetere disponigas prezentofilmon pri la urbo - kun
subtekstoj en Esperanto

http://www.hameln.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/filme/sagenhaftes-hameln-esperanto.htm

Amike

Lu Wunsch-Rolshoven

-------- Weitergeleitete Nachricht --------

Betreff:

(esper-german) lasta ŝanco por aliĝi al la 92-a Germana
Esperanto-Kongreso iom pli favorpreze: 2-a aliĝkategorio
finiĝas hodiaŭ, la 30-a de aprilo

Datum:
Thu, 30 Apr 2015 01:17:45 +0200

Von:
Heinz-Wilhelm Sprick [email protected]
[esper-german]
<[email protected]>

Antwort
an:
Heinz-Wilhelm Sprick
<[email protected]>

An:
in Deutschland Esperanto
<[email protected]>

Saluton karaj,

jam 155
partoprenontoj ĝis nun aliĝis al la 92-a
Germana Esperanto-Kongreso en Hameln, kaj anoncis la
partoprenon ankoraŭ pli da homoj.

Ĉu vi ankoraŭ pripensas veni al Hameln dum
pentekosto, de la 22-a ĝis 25-a de majo, por ĝui belajn
koncertojn, interesajn prelegojn, bonegan etoson, ktp., ktp.?

Tiam decidu tuj kaj ankoraŭ aliĝu hodiaŭ,
se vi ne jam faris: hodiaŭ, la 30-an de
aprilo finiĝas la iom pli favorpreza dua aliĝkategorio.
Ekde la 1-a de majo la kotizo estos iom pli alta.

Jen la reta aliĝilo: https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?reset=1&id=1

​Bonvole
ankaŭ elekti ĝis hodiaŭ la tagmanĝojn kaj la ekskursojn, se vi volas partopreni.
Post la 1-a de majo ni devas vidi, ĉu ĉiuj ekskursoj povos
okazi. Se la nombro de partoprenantoj ne atingos la
minimuman kvanton, ni poste devos nuligi la ekskurson. Kvar
dimanĉaj ekskursoj certe okazos, sed unu eble ne. ​Ankaŭ por
la lunda ekskurso jam sufiĉe da homoj aliĝis kaj ĝi certe
okazos.

Ankaŭ ĝis hodiaŭ mendu la tagmanĝon, se vi
volas partopreni la komunajn tagmanĝojn, ĉar ni komence de
majo jam devas antaŭmendi ilin. Nur post antaŭmendo ni povos
certigi, ke vi povos ricevi ĝin surloke.

Se vi havas demandojn aŭ deziras helpon,
bonvole demandu min rete aŭ telefone (dum miaj neregulaj
labortempoj mi bedaŭrinde ne estas atingebla, lasu mesaĝon
sur la respondilo kaj mi provos revoki vin en la tagmeza
paŭzo aŭ vespere).

Denove: koran bonvenon en Hameln!

Pliaj programeroj estos enmetitaj en la
retpaĝaron de la kongreso dum la venontaj tagoj, por ke vi
jam vidu, kiujn programerojn vi povos elekti.

La LKK, GEA-estraro kaj la helpantoj ankoraŭ
multe laboras por ke vi ĝuu belan kongreson.

Havu belan "dancon en la majon",

belan semajnfinon kaj korajn salutojn,

Heinz W. Sprick

--

Herzlich grüßt - Kore salutas

Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, 31840
Hess.Oldendorf, Germanio

Tel: 05152-3425 + 0162-7536396, Skype:
muzikanta_hipopotamo

92a Germana Esperanto-Kongreso
Hameln 22.-25.05.2015

"Legendo kaj Lingvo allogas" www.esperanto.de/dek2015

Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista
Bando" www.esperanto.de/hameln/

Kirchengemeinde Fuhlen: www.kirche-fuhlen.de

Musikkorps der Stadt Hessisch Oldendorf: www.musikkorps-ho.de

Chor TonArt Hameln https://www.facebook.com/groups/TonArt.Hameln/

--
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj

__._,_.___

----------

Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
----------

Visit Your Group

https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkaDM1ZjVwBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDMwMzUwNzM4

• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use

__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.